Xi Jinping intervidiĝis kun la usona eksa ŝtatsekretario Kissinger

(GMT+08:00) 2018-11-08 21:11:39     Redaktoro:Xiong

La 8an de novembro, en la Granda Halo de la Popolo, la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun la usona eksa ŝtatsekretario Henry Kissinger.

Xi Jinping diris, ke doktoro Kissinger estas malnova amiko de la ĉina popolo, kaj li faris historian kontribuon por la disvolviĝo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono, kaj tion Ĉinio ne forgesos.

Xi Jinping emfazis, ke Ĉinio persistas iri la vojon de paca evoluigo, ankoraŭ strebas disvolvi la rilatojn inter Ĉinio kaj Usono, nekonfliktajn, neantagonismajn, sed respektantajn unu la alian kaj kunlaborantajn por kungajno, kaj konvene traktas la problemojn inter Ĉinio kaj Usono; kaj samtempe Usono devas respekti la rajton kaj interesojn de Ĉinio elekti evoluigan vojon, kaj iri al Ĉinio en kontraŭaj direktoj, kaj kune kun Ĉinio protekti la sanan kaj stabilan disvolviĝon de la dulandaj rilatoj.

Kissinger diris, ke disvolvi la rilatojn inter Usono kaj Ĉinio bezonas strategian pensadon kaj antaŭvidon, Usono kaj Ĉinio devas pli bone kompreni unu la alian, plifortigi strategian komunikon, kaj konvene superregi malkonkordon, por montri al la mondo, ke la komuna intereso de Usono kaj Ĉinio estas pli granda ol la malkonkordo. Li esperis, ke la renkontiĝo de prezidento Trump kaj prezidanto Xi, kiu okazos en la pintkonferenco G20 en Argentino, estos kronita per sukceso.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin