Palestino kondamnis israelan planon pri grandigo de setlejo en Orient-Jerusalemo

(GMT+08:00) 2018-11-08 13:50:54     Redaktoro:Yu

La palestina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj merkrede kondamnis Israelon, ke ĝi aprobis planon pri konstruado de novaj apartamentoj en iu juda setlejo en Orient-Jerusalemo.

La ministerio diris en deklaro, ke la grandigo de setlejo subfosos la oportunon kvietigi palestina-israelan konflikton per politika solvo. Krome, la grandigita setlejo ĉirkaŭos la loĝkvartalon de palestinanoj, izolante tiujn loĝantojn kaj malhelpante geografian etendiĝon kaj disvolvadon de ili.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin