Fokusoj de la Semajno (Nov. 09)

(GMT+08:00) 2018-11-08 17:11:40     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Mirinda kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Lunde en Ŝanhajo malfermiĝis la Ĉina Internacia Importa Ekspozicio, kiu estis planita por la periodo de la 5a ĝis la 10a de novembro. Entute 172 landoj, regionoj kaj internaciaj organizoj el la kvin kontinentoj eksponas siajn disvolvajn atingojn kaj internacian figuron en la ekspozicio. Pli ol 3 600 kompanioj el diversaj landoj okazigas diskutojn kaj serĉos komunan disvolvadon kun ĉinaj kaj alilandaj aĉetantoj.

Xi diris en sia parolado en la malferma ceremonio, ke okazigo de la importa ekspozicio estas grava decido de Ĉinio por plua altnivela pordmalfermo kaj grava rimedo de Ĉinio por malfermo de la merkato al la mondo. La ekspozicio reflektas la konvencian starpunkton de Ĉinio pri subteno al multflanka komerca sistemo kaj akcelado de libera komerco kaj estas efektiva agado de Ĉinio por konstruado de aperta monda ekonomio kaj ekonomia tutmondiĝo.

Xi anoncis, ke Ĉinio pli intense antaŭenigos la pordmalfermon per kvin paŝoj. Unue, Ĉinio plimalaltigos tarifojn sur importitaj varoj, reduktos instituciajn kostojn de importado kaj akcelos disvolvadon de translanda elektronika komerco. Due, Ĉinio kontinue malstreĉos la merkataliron. Trie, Ĉinio kreos pintklasan internacian komercan medion. Produktoj kaj servoj importitaj de Ĉinio en la venontaj 15 jaroj estas taksitaj al pli ol 30 duilionoj da usonaj dolaroj kaj pli ol 10 duilionoj da dolaroj respektive. Kvare, Ĉinio forĝos novajn terenojn de pordmalfermo. Krome, Ĉinio antaŭenpuŝos disvolvadon de multflanka kaj duflanka kunlaboro.

La registaro de Trump anoncis vendrede, ke Usono renovigas sankciojn kontraŭ Irano, kiuj estis nuligitaj laŭ la historia nuklea interkonsento subskribita antaŭ kelkaj jaroj.

Laŭ usona ŝtatsekretario Mike Pompeo kaj ministro pri financo Stephen Mnuchin, la sankcioj - la dua parto de tiuspecaj - validiĝos lunde, celante la iranajn sektorojn de ŝipveturigo, financo kaj energio. Ili diris, ke ĉiuj landoj, kiuj ankoraŭ aĉetas petrolon de Irano kaj havas negocojn kun iranaj entoj enigitaj en la nigran liston, estos punitaj laŭ reĝimo de la sankcioj, krom ok jurisdikcioj, al kiuj estos donitaj provizoraj rezignoj.

Irana prezidento Hassan Rouhani diris lunde, ke Irano plu vendos sian nafton en la internacia merkato malgraŭ kruelaj novaj sankcioj de Usono. Ĝi rompos la sankciojn efektivigatajn de Vaŝingtono kontraŭ Tehrano en taŭga maniero. Rouhani aldonis, "Kun la helpo de la popolo, kaj la unueco ekzistanta en nia socio, ni devas komprenigi la usonanojn, ke ili ne devas uzi la lingvon de perforto, premon aŭ minacojn en interparolado kun la granda irana nacio. Ili devas esti punitaj unufoje por ĉiam.

La Korea Novaĵ-Agentejo raportis lunde, ke Kim Jong Un, la plej alta gvidanto de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR), dimanĉe posttagmeze okazigis intertraktadon kun vizitanta kuba prezidento Miguel Diaz-Canel.

Kim diris, ke la ĉi-foja vizito de la kuba delegacio liveros okazon por montri la nevenkeblecon de la tradicia kamaradeco, fido, amikeco kaj solidareco de la du popoloj.

La kuba prezidento diris, ke la kuba popolo ĝojas vidi, ke la korea popolo konstante marŝas antaŭen laŭ la vojo elektita de si mem, realigante rapidan disvolviĝon sub la gvidado de Kim. Diaz-Canel dimanĉe atingis Pjongjangon por vizito al la KDPR kaj estis salutita kaj bonvenigita de Kim en la Pjongjanga Internacia Flughaveno.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin