Ĉina kaj rusa ĉefministroj renkontiĝis kun raportistoj

(GMT+08:00) 2018-11-08 14:20:24     Redaktoro:Ema

Merkrede matene en la Granda Popola Halo en Pekino, ĉina ĉefministro Li Keqiang kaj lia rusa paralelulo Dmitry Medvedev kunprezidis la 23an ĉina-rusan ĉefministran kunvenon. Poste ili kune renkontiĝis kun raportistoj.

Li informis la raportistojn pri la rezultoj de la kunveno, dirante, ke la kunveno estis pragmata, efika kaj fruktodona, kaj ke ĝi neniam estis interrompita dum la pasintaj 22 jaroj, kio reflektis la altan nivelon kaj stabilecon de la ĉina-rusa ampleksa strategia partnereco de kunordigo kaj la duflanka kunlaboro en diversaj kampoj. Tio utilas ne nur al la du landoj, sed ankaŭ al la paco kaj disvolviĝo de la regiono kaj eĉ de la tuta mondo. Li diris, ke la ekonomia komplementeco inter Ĉinio kaj Rusio estas forta, kaj restas granda spaco por ĉiuflanka kunlaboro.

La du flankoj interkonsentis ekspluati potencialon de duvojaj komerco kaj investado por altigi la komercan nivelon. Li ankaŭ esperis antaŭenigi duflankan kunlaboron en la kampoj de energio, teknologia novigo kaj agrikulturo kaj plifortigi interpopolajn interŝanĝojn.

Post diskuto pri la nuna internacia situacio, la du flankoj unuanime opiniis, ke ekonomia tutmondiĝo estas la ĝenerala tendenco. Li emfazis, ke Ĉinio kaj Rusio, kiel aktivaj partoprenantoj kaj firmaj defendantoj de multflanka komerca sistemo, firme antaŭenpuŝos la liberigon kaj faciligon de komerco kaj investado kaj sekvos la principon de malfermo, inkluzivo kaj travidebleco por akceli ekonomian integriĝon de la tuta mondo kaj la regiono. Krome, la du landoj kune klopodos por frua validiĝo de la interkonsento pri ekonomio kaj komerco inter Ĉinio kaj la Eŭrazia Ekonomio Unio.

Medvedev diris, ke la rusa-ĉinaj rilatoj disvolviĝis profunde; la duflanka kunlaboro en diversaj kampoj fariĝis pli strikta, kaj la kvanto de la duflanka komerco konstante kreskis. La du landoj devas grandigi kunlaboron en komerco, investado kaj energio. Fronte al la defioj de unuflankeco kaj komerca protektismo, la rusa flanko volas labori kune kun Ĉinio por subteni la aŭtoritaton de multflanka komerca sistemo kaj plifortigi la sinergion de la Eŭrazia Ekonomia Unio kaj la iniciato Zono kaj Vojo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin