Novaĵoj (Novembro 08)

(GMT+08:00) 2018-11-08 16:21:14     Redaktoro:Ema

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas ĵaŭde, la 8a de novembro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: prezidanto Xi emfazis pluajn reformon kaj pordmalfermon dum inspekto en Ŝanhajo; ĉeestantoj de la unua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio pozitive taksis la paroladon de Xi. Sekve estos la programeroj Ĉina Stilo kaj Socia Vivo. En la programero Ĉina Stilo, vi aŭdos raporton pri la Granda Kanalo en Ĉinio. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping alvokis firmigi fidon kaj decidon por pluaj reformo kaj pordmalfermo, kaj plialtigi la urban kernan konkurencforton por pli bone servi al la reformo kaj disvolvado de la lando dum sia dutaga inspektado en Ŝanhajo, kiu finiĝis merkrede.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, emfazis plu preni la Penson pri Socialismo kun Ĉinaj Trajtoj por Nova Epoko kiel gvidilon kaj rezolute efektivigi decidojn kaj planojn de la Centra Komitato de la KPĈ.

Xi faris la inspektan vojaĝon post inaŭguro de la unua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio en Ŝanhajo. Dum la vojaĝo, Xi vizitis lokojn, inkluzive de lokaj entreprenoj kaj komunumoj, kaj informiĝis pri ekonomio, teknologia novigo kaj urba administrado.

Merkrede posttagmeze, Xi aŭdis laborraporton de la Ŝanhaja Municipa Komitato de la KPĈ kaj la Ŝanhaja Municipa Registaro. Li konfirmis la tutan laboron faritan de la lokaj aŭtoritatoj kaj diris, ke li esperas, ke Ŝanhajo estos plu pioniro en la reformo kaj pordmalfermo kaj disvolvado akcelata per novigado en Ĉinio.

Xi emfazis, ke Ĉinio ankoraŭ estas en la periodo de historia oportuno, kun brila estonteco kaj ankaŭ malfacilaj defioj. Li diris, ke se Ĉinio subtenos sian strategian rezolutecon kaj koncentros la atenton sur siajn proprajn aferojn, la lando certe atingos siajn celojn.

Merkrede matene en la Granda Popola Halo en Pekino, ĉina ĉefministro Li Keqiang kaj lia rusa paralelulo Dmitry Medvedev kunprezidis la 23an ĉina-rusan ĉefministran kunvenon. Poste ili kune renkontiĝis kun raportistoj.

Li informis la raportistojn pri la rezultoj de la kunveno, dirante, ke la kunveno estis pragmata, efika kaj fruktodona, kaj ke ĝi neniam estis interrompita dum la pasintaj 22 jaroj, kio reflektis la altan nivelon kaj stabilecon de la ĉina-rusa ampleksa strategia partnereco de kunordigo kaj la duflanka kunlaboro en diversaj kampoj. Tio utilas ne nur al la du landoj, sed ankaŭ al la paco kaj disvolviĝo de la regiono kaj eĉ de la tuta mondo. Li diris, ke la ekonomia komplementeco inter Ĉinio kaj Rusio estas forta, kaj restas granda spaco por ĉiuflanka kunlaboro.

La du flankoj interkonsentis ekspluati potencialon de duvojaj komerco kaj investado por altigi la komercan nivelon. Li ankaŭ esperis antaŭenigi duflankan kunlaboron en la kampoj de energio, teknologia novigo kaj agrikulturo kaj plifortigi interpopolajn interŝanĝojn.

Medvedev diris, ke la du landoj devas grandigi kunlaboron en komerco, investado kaj energio, kaj fronte al la defioj de unuflankeco kaj komerca protektismo, la rusa flanko volas labori kune kun Ĉinio por subteni la aŭtoritaton de multflanka komerca sistemo kaj plifortigi la sinergion de la Eŭrazia Ekonomia Unio kaj la iniciato Zono kaj Vojo.

Ĉina prezidanto Xi Jinping faris tonikan paroladon lunde en la malferma ceremonio de la unua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE) en Ŝanhajo. Ĉeestantoj el multaj landoj diris, ke la parolado de Xi eligis la pozitivan signalon de Ĉinio, ke ĝi prenas iniciaton por plu antaŭenigi pordmalfermon kaj kunlaboron kun diversaj landoj por komuna disvolvado, kio alportos pli da disvolvaj oportunoj al la mondo kaj fortigos la fidon de la internacia komunumo pri perspektivo de la monda ekonomio.

Wytenis Andriukaitis, komisionano de la Eŭropa Unio pri sano kaj nutraĵa sekureco, konsentis kun Xi pri la iniciato kune konstrui inkluzivan kaj apertan ekonomion de la mondo. Li diirs al raportistoj, ke la signalo eligita de la parolado de Xi estas kuraĝiga; Ĉinio oponas komercan protektismon kaj subtenas liberan komercon kaj multflankan komercan sistemon, kaj pri tiu ĉi demando la EU havas saman sintenon kun Ĉinio.

"La estonteco estas ĉi tie" estas la unua flugebla aŭto kun integriĝo de proksimume 40 patentaj teknikoj en la mondo. Nun ĝi estas ekponata en la unua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio.

En la ekspozicio la ĉeestantoj estis surprizitaj, ke artefarita intelekto povas esti uzata ne nur por veldado kaj rapida transporto, sed ankaŭ en operacio, ĉiĉeronado, tablotenisludo kaj pretigo de kafo. La teknologio de virtuala realeco kaj analizo de granda datumo estas uzataj en stirado de aŭto kaj medicino. Pli ol 100 novteknikaj produktoj el la tuta mondo estis publikigitaj en la importa ekspozicio. Ili estas enkorpigo de la plena novigemo de la homaro. Multaj esploraj institucioj lanĉis produktojn de siaj kernaj teknologioj dum la ekspozicio ne nur pro la granda merkato de Ĉinio, sed ankaŭ pro la grandaj klopodoj faritaj de Ĉinio en protekto de intelekta proprieto kaj ĝia rimarkinda atingo en la pasintaj jaroj.

Antaŭ la ekspocio la ĉinaj aŭtoritatoj akordiĝis kun ĉiuj firmaoj pri reguloj koncernaj al protekto de intelekta proprieto kaj ellaboris rilatan planon por malhelpi atencon kontraŭ rajtoj pri intelekta proprieto. Krome, la organizanto ankaŭ starigis servan centron pri protekto de intelekta proprieto kaj traktado de rilataj konfliktoj. Tiuj rimedoj kreis bonan medion por la ekspozicio, starigante la ekzemplon de la protekto de intelekta proprieto.

Usona prezidento Donald Trump diris merkrede, ke li ne okazigos duflankan kunvenon kun rusa prezidento Vladimir Putin dum la ĉeesto al aranĝoj memorfestantaj la 100an datrevenon de la fino de la Unua Mondmilito en Parizo semajnfine.

Trump diris en gazetara konferenco en la Blanka Domo, ke dum la ĉeesto al la aranĝoj en Parizo, li tagmanĝos kune kun Putin kaj gvidantoj de aliaj landoj, sed li ne okazigos apartan duflankan kunvenon kun Putin. Trump diris ankaŭ, ke li kaj Putin okazigos kunvenon dum la ĉeesto al la pintkunveno de G20.

La palestina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj merkrede kondamnis Israelon, ke ĝi aprobis planon pri konstruado de novaj apartamentoj en iu juda setlejo en Orient-Jerusalemo.

La ministerio diris en deklaro, ke la grandigo de setlejo subfosos la oportunon kvietigi palestina-israelan konflikton per politika solvo. Krome, la grandigita setlejo ĉirkaŭos la loĝkvartalon de palestinanoj, izolante tiujn loĝantojn kaj malhelpante geografian etendiĝon kaj disvolvadon de ili.

Merkrede en la Ĉambro de Reprezentantoj, kanada ĉefministro Justin Trudeau formale pardonpetis pri la rifuzo de Kanado al la judaj rifuĝintoj el Germanio en 1939.

En 1939, pasaĝerŝipo kun pli ol 900 judaj rifuĝintoj el Germanio proksimiĝis al la kanada urbo Halifax, kaj ili petis azilon. Sed la tiama kanada registaro rifuzis ilian peton. La ŝipo revenis al Eŭropo, kaj pli ol 250 homoj el ili estis mortigitaj de la germana nazio.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin