Por la rilatoj inter Ĉinio kaj Aŭstralio necesas reĝustigi navigan direkton

(GMT+08:00) 2018-11-09 17:48:54     Redaktoro:Xiong

La 9an de novembro Hua Chunying, proparolistino de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, ripetis, ke al la rilatoj inter Ĉinio kaj Aŭstralio necesas reĝustigi navigan direkton por hisi la velon. Ŝi diris samtempe, ke Ĉinio, Aŭstralio kaj aliaj insulaj landoj en Pacifiko ĉiuj estas membroj de la azipacifika granda familio, kaj por ĝi Ĉinio kaj Aŭstralio devas fari sian kontribuon.

En la 8a de novembro la aŭstralia ĉefministro Scott Morrison deklaris, ke Aŭstralio liveros al la pacifikaj insullandoj fonduson de du miliardoj da aŭstraliaj dolaroj por fundamenta konstruado, kaj pro tio aperis la opinio, ke tiu ago de Aŭstralio celas rivali kun Ĉinio pri ties influpovo en la regiono. Por tio Hua Chunying komentis jene:

"La kunlaboro de Ĉinio kun la pacifikaj insullandoj apartenas al la suda-suda, ĝi reflektas la reciprokajn subtenon kaj helpon inter la evoluantaj landoj. Ĉinio, Aŭstralio kaj aliaj insulaj landoj en la Pacifiko ĉiuj estas membroj de la azipacifika granda familio, kaj kiel Aŭstralio, ankaŭ Ĉinio esperas, ke la pacifikaj insullandoj disvolviĝu en ordo. Ĉinio kaj Aŭstralio, ĉiu kun apartaj avantaĝoj, devas fari sian kontribuon por la disvolviĝo kaj prosperiĝo de tiuj landoj kaj kune helpi al ili atingi daŭripovan evoluigon."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin