Ĉinio kaj Aŭstralio konsentis plibonigi duflankajn rilatojn bazitajn sur reciproka fido kaj kunlaboro

(GMT+08:00) 2018-11-09 11:02:45     Redaktoro:Yu

Ĵaŭde en Pekino, ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi kaj aŭstralia ministro pri eksterlandaj aferoj Marise Payne okazigis la kvinan Ĉina-Aŭstralian Dialogon pri Eksterlandaj Aferoj kaj Strategio, kaj ambaŭ oficialuloj promesis plibonigi duflankajn rilatojn surbaze de reciproka fido kaj kungajnaj rezultoj.

Wang diris, ke de post sia enoficiĝo, la nove elektita aŭstralia registaro faris pozitivajn gestojn por disvolvi ĉina-aŭstraliajn rilatojn en multaj okazoj. Wang akcentis, ke ambaŭ flankoj bezonas restarigi politikan reciprokan fidon, por firmigi la bazon de duflankaj rilatoj. Li esprimis la esperon, ke Aŭstralio ĝuste komprenu kaj traktu la disvolviĝon de Ĉinio kaj ĝiajn strategiajn intencojn, kaj laboru por forigi deficiton de reciproka konfido. Wang aldonis, ke Ĉinio aprezas Aŭstralion por ĝia subteno al kaj aktiva partopreno en la unua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio okazanta en Ŝanhajo kaj bonvenigas landojn, inkluzive de Aŭstralio, aktive partopreni en la kunlaboro sub la iniciato Zono kaj Vojo.

Payne diris, ke prospera Ĉinio havas pozitivan signifon por aliaj landoj de la mondo, kaj Aŭstralio ne konsideras Ĉinion kiel militan minacon. Ŝi aldonis, ke Aŭstralio akceptas Ĉinion pliigi investon, kaj ke la kunlaboro sub la iniciato Zono kaj Vojo kontribuos al la infrastruktura interligo en la regiono.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin