Vizito de ĉefministro Li al Singapuro antaŭenigos rilatojn inter Ĉinio kaj ASOAL

(GMT+08:00) 2018-11-09 12:32:45     Redaktoro:Yu

Altranga oficialulo diris ĵaŭde, ke la vizito de ĉina ĉefministro Li Keqiang al Singapuro de la 12a ĝis la 16a de Novembro antaŭenpuŝos duflankajn rilatojn kaj kunlaboron inter Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASOAL) kaj akcelos regionan ekonomian integriĝon en Orient-Azio.

Chen Xiaodong, asistanto de ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj, diris en gazetara konferenco, ke laŭ la invito de singapura ĉefministro Lee Hsien Loong, Li planas fari sian unuan oficialan viziton al Singapuro, ĉeesti la 21an kunvenon de gvidantoj de Ĉinio kaj la asocio (10 + 1), la 21an kunvenon de gvidantoj de la asocio kaj Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio (10 + 3) kaj la 13an Orient-Azian Pintkunvenon. Chen diris, ke Li kaj la singapuraj gvidantoj atendas akceli la kunlaboron de la du landoj pri la Zono kaj Vojo, novigo kaj multflanka komerco.

Chen akcentis, ke Ĉinio ĉiam rigardas la asocion kiel prioritaton en sia najbara diplomatio, kaj esperas, ke la iniciato Zono kaj Vojo estos strikte ligita kun la evoluigaj planoj de la asocio kaj atingos reciprokprofitajn rezultojn. Chen aldonis, ke dum la 21a kunveno de gvidantoj de Ĉinio kaj la asocio (10 + 1), la du flankoj publikigos deklaron pri noviga kunlaboro kaj fiksi 2019 kiel la jaron de komunikila interŝanĝo inter Ĉinio kaj la asocio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin