Ĉina prezidanto okazigis intertraktadon kun kuba prezidento

(GMT+08:00) 2018-11-09 12:35:14     Redaktoro:Yu

Ĵaŭde en Pekino, ĉina prezidanto Xi Jinping okazigis intertraktadon kun la vizitanta kuba prezidento Miguel Diaz-Canel, vokante la du landojn alte ŝati sian tradician amikecon kaj aldoni novan ĉapitron al ĉina-kuba amika kunlaboro.

Xi esprimis bonvenon al Diaz-Canel por lia unua ŝtata vizito al Ĉinio kaj petis Diaz-Canel transdoni lian koran saluton al Raul Castro, la unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo. Xi diris, ke Kubo estas granda lando kaj gajnis la respekton de la mondo pro la persisto sur sia propra vojo malgraŭ malfaciloj kaj obstakloj dum la pasinta duonjarcento. Kiel socialismaj landoj, Ĉinio kaj Kubo estas bonaj amikoj, kamaradoj kaj fratoj. Tio estas la pruvita fakto kaj la rilatoj eltenis la provon de tempo kaj ŝanĝiĝo de internacia situacio. Li vokis ambaŭ landojn plifortigi reciprokajn konfidon kaj subtenon, konduki kungajnan kunlaboron kaj plibonigi interŝanĝojn pri regado. Li diris, ke la du landoj devas subteni unu la alian pri demandoj koncernaj al kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj, kaj ke Ĉinio firme subtenas Kubon defendi sian nacian suverenecon kaj elekti socialisman vojon, kiu konvenas al ĝiaj naciaj kondiĉoj. Ĉinio kredas, ke kun la forta gvidado de Raul Castro, Diaz-Canel kaj aliaj gvidantoj, Kubo certe atingos novajn sukcesojn.

Diaz-Canel diris, ke Kubo admiras la atingojn de Ĉinio kaj tute konsentas kun la evoluigaj ideoj proponitajn en la 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio. Kubo volas lerni de Ĉinio por altgradigi sian ekonomian kaj socian modelon kaj antaŭenigi la aferon de socialisma konstruo. Li vokis la du landojn subteni altnivelajn interŝanĝojn kaj politikan dialogon, plifortigi interŝanĝojn en komerco, edukado kaj kulturo kaj plifortigi komunikadon kaj kunordigon en internaciaj aferoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin