Ĉina ambasadorejo en Germanio publikigis deklaron pri homaj rajtoj en Xinjiang

(GMT+08:00) 2018-11-09 13:11:27     Redaktoro:Yu

Spite al la forta opono de la ĉina flanko, la federacia parlamento de Germanio ĵaŭde diskutis "demandon de homaj rajtoj" de Xinjiang kaj akuzis Ĉinion pri tio. Proparolanto de la ĉina ambasaborejo en Germanio publikigis deklaron, esprimante fortan malkontenton.

La deklaro diris, ke Xinjiang estas parto de la ĉina teritorio, kaj demandoj koncernaj al Xinjiang estas internaj aferoj de Ĉinio. Ignorinte la faktojn, la federacia parlamento de Germanio akuzis Ĉinion pri ĝiaj kontraŭterorismaj kaj kontraŭekstremismaj rimedoj, etnaj kaj homaj rajtoj, kio estas kruda interveno en internajn aferojn de Ĉinio.

La deklaro rimarkigis, ke registaroj de ĉiuj landoj havas respondecon protekti la sekurecon de ŝtato kaj popolo. Same kiel en Germanio, ankaŭ en Xinjiang estas demando de perfortaj kaj terorismaj atakoj. Iuj homoj, cerbolavitaj de terorismaj aŭ ekstremismaj organizoj en fremdaj landoj, inklinas al religia ekstremisma ideologio kaj perforto, kaj iuj disvastigas religian ekstremismon profitante de la kreado de la ujgura popolo je islamo kaj intencas kopii similan "Islaman Ŝtaton"

Ĉinio kaj Gemranio havas malsamajn historiojn kaj kulturojn kaj ankaŭ diferencajn opiniojn kaj komprenojn pri homaj rajtoj. La ĉina flanko volas dialogi kun la germana flanko surbaze de egaleco kaj reciproka respekto por atingi la celon kompreni unu la alian kaj lerni unu de la alia.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin