Novaĵoj (Novembro 09)

(GMT+08:00) 2018-11-09 16:52:37     Redaktoro:Ema

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas vendredo, la 9a de novembro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: ĉina prezidanto okazigis intertraktadon kun kuba prezidento; ĉina ambasadorejo en Germanio publikigis deklaron pri homaj rajtoj en Xinjiang. Sekve estos la programeroj Ĉina Stilo kaj Inter Ni. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĵaŭde en Pekino, ĉina prezidanto Xi Jinping okazigis intertraktadon kun la vizitanta kuba prezidento Miguel Diaz-Canel, vokante la du landojn alte ŝati sian tradician amikecon kaj aldoni novan ĉapitron al ĉina-kuba amika kunlaboro.

Xi diris, ke Kubo estas granda lando kaj gajnis la respekton de la mondo pro la persisto sur sia propra vojo malgraŭ malfaciloj kaj obstakloj dum la pasinta duonjarcento. Kiel socialismaj landoj, Ĉinio kaj Kubo estas bonaj amikoj, kamaradoj kaj fratoj. Tio estas la pruvita fakto kaj la rilatoj eltenis la provon de tempo kaj ŝanĝiĝo de internacia situacio. Li vokis ambaŭ landojn plifortigi reciprokajn konfidon kaj subtenon, konduki kungajnan kunlaboron kaj plibonigi interŝanĝojn pri regado. Li diris, ke la du landoj devas subteni unu la alian pri demandoj koncernaj al kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj, kaj ke Ĉinio firme subtenas Kubon defendi sian nacian suverenecon kaj elekti socialisman vojon, kiu konvenas al ĝiaj naciaj kondiĉoj. Ĉinio kredas, ke kun la forta gvidado de Raul Castro, Diaz-Canel kaj aliaj gvidantoj, Kubo certe atingos novajn sukcesojn.

Diaz-Canel diris, ke Kubo admiras la atingojn de Ĉinio kaj tute konsentas kun la evoluigaj ideoj proponitajn en la 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio. Kubo volas lerni de Ĉinio por altgradigi sian ekonomian kaj socian modelon kaj antaŭenigi la aferon de socialisma konstruo. Li vokis la du landojn subteni altnivelajn interŝanĝojn kaj politikan dialogon, plifortigi interŝanĝojn en komerco, edukado kaj kulturo kaj plifortigi komunikadon kaj kunordigon en internaciaj aferoj.

Ĵaŭde en Pekino, ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi kaj aŭstralia ministro pri eksterlandaj aferoj Marise Payne okazigis la kvinan Ĉina-Aŭstralian Dialogon pri Eksterlandaj Aferoj kaj Strategio, kaj ambaŭ oficialuloj promesis plibonigi duflankajn rilatojn surbaze de reciproka fido kaj kungajnaj rezultoj.

Wang diris, ke de post sia enoficiĝo, la nove elektita aŭstralia registaro faris pozitivajn gestojn por disvolvi ĉina-aŭstraliajn rilatojn en multaj okazoj. Wang akcentis, ke ambaŭ flankoj bezonas restarigi politikan reciprokan fidon, por firmigi la bazon de duflankaj rilatoj. Li esprimis la esperon, ke Aŭstralio ĝuste komprenu kaj traktu la disvolviĝon de Ĉinio kaj ĝiajn strategiajn intencojn, kaj laboru por forigi deficiton de reciproka konfido. Wang aldonis, ke Ĉinio aprezas Aŭstralion por ĝia subteno al kaj aktiva partopreno en la unua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio okazanta en Ŝanhajo kaj bonvenigas landojn, inkluzive de Aŭstralio, aktive partopreni en la kunlaboro sub la iniciato Zono kaj Vojo.

Payne diris, ke prospera Ĉinio havas pozitivan signifon por aliaj landoj de la mondo, kaj Aŭstralio ne konsideras Ĉinion kiel militan minacon. Ŝi aldonis, ke Aŭstralio akceptas Ĉinion pliigi investon, kaj ke la kunlaboro sub la iniciato Zono kaj Vojo kontribuos al la infrastruktura interligo en la regiono.

La 5a Monda Interreta Konferenco okazas nun en Wuzhen de la ĉina orienta provinco Zhejiang. Dum tri tagoj de la kunveno la ĉeestantoj okazigas diskutojn, interŝanĝojn, dialogojn kaj demonstradojn por kune konstrui komunumon kun komuna estonteco de la retspaco.

Semajnon antaŭ la malfermiĝo de la 5a Monda Interreta Konferenco, iu kisko aperis sur frontlinio de la gazetaro. Ĵurnaloj kaj gazetoj vendataj de ĝi ŝanjnis similaj kun la kutimaj. Sed zorge rigardante ilin, oni vidis, ke la kovriloj kaj titoloj estas tre sensaciaj. Kolumbia Ĵurnalisma Recenzo kolektis falsajn novaĵojn el sociaj komunikiloj kaj publikigis ilin, atentigante la legantojn, ke interreto estas inundita de falsaj informoj.

La populareco de interreto en la tuta mondo superis 55% en la fino de junio. Proksimume 4,2 miliardoj da homoj ricevas informojn per interreto, kaj tiel ili ŝanĝas la vojon de serĉado de scioj, vivmanieron kaj pensmanieron. Tial la enhavo de la disvastigo en interreto estas aparte grava. Nun la homaro vivas en la spaco de interreto kun vigleco de la epoko. La regado de interreto, ĉu la administro de enhavoj, ĉu reglamentado de disvastigaj platformoj, bezonas multflankan partoprenon de la internacia komunumo. Kian interreton bezonas la homoj? Fama forpasinta komputikisto Michael Dertouzos diris en 2001, ke antaŭ 300 jaroj, la homaro faris grandan eraron apartigi teknikon disde homaj studoj, kaj nun estas tempo por denove kombini ilin.

Altranga oficialulo diris ĵaŭde, ke la vizito de ĉina ĉefministro Li Keqiang al Singapuro de la 12a ĝis la 16a de Novembro antaŭenpuŝos duflankajn rilatojn kaj kunlaboron inter Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASOAL) kaj akcelos regionan ekonomian integriĝon en Orient-Azio.

Chen Xiaodong, asistanto de ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj, diris en gazetara konferenco, ke laŭ la invito de singapura ĉefministro Lee Hsien Loong, Li planas fari sian unuan oficialan viziton al Singapuro, ĉeesti la 21an kunvenon de gvidantoj de Ĉinio kaj la asocio (10 + 1), la 21an kunvenon de gvidantoj de la ascio kaj Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio (10 + 3) kaj la 13an Orient-Azian Pintkunvenon. Chen diris, ke Li kaj la singapuraj gvidantoj atendas akceli la kunlaboron de la du landoj pri la Zono kaj Vojo, novigo kaj multflanka komerco.

Spite al la forta opono de la ĉina flanko, la federacia parlamento de Germanio ĵaŭde diskutis "demandon de homaj rajtoj" de Xinjiang kaj akuzis Ĉinion pri tio. Proparolanto de la ĉina ambasaborejo en Germanio publikigis deklaron, esprimante fortan malkontenton.

La deklaro diris, ke Xinjiang estas parto de la ĉina teritorio, kaj demandoj koncernaj al Xinjiang estas internaj aferoj de Ĉinio. Ignorinte la faktojn, la federacia parlamento de Germanio akuzis Ĉinion pri ĝiaj kontraŭterorismaj kaj kontraŭekstremismaj rimedoj, etnaj kaj homaj rajtoj, kio estas kruda interveno en internajn aferojn de Ĉinio.

Ĉinio kaj Gemranio havas malsamajn historiojn kaj kulturojn kaj ankaŭ diferencajn opiniojn kaj komprenojn pri homaj rajtoj. La ĉina flanko volas dialogi kun la germana flanko surbaze de egaleco kaj reciproka respekto por atingi la celon kompreni unu la alian kaj lerni unu de la alia.

La internacia taksada institucio Moody ĵaŭde publikigis raporton, dirante, ke laŭ ĝia prognozo, la hinda ekonomio kreskos je 7,4% en 2018. Sed pro la pliiĝo de la kosto de pruntepreno, la ekonomia kresko malrapidiĝos ĝis 7,3% en la venontaj du jaroj.

La raporto diris, ke en la unua duono de la kuranta jaro, la hinda ekonomio kreskis je 7,9%, kio montris, ke iom post iom nuliĝis la influo de la ordono pri abolo de 500-rublaj kaj 1000-rublaj monbiletoj. Sed pro tio, ke la centra banko de la lando kelkfoje altigis la bazan interrezprocenton en la kuranta jaro, la kosto de pruntepreno senĉese pliiĝis, retenante la enlandan postuladon, tial la ekonomia kresko de Hindio malrapidiĝos ĝis 7,3% en 2019 kaj 2020.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin