Aŭtobomba atako kaŭzis morton de 50 homoj en Somalio

(GMT+08:00) 2018-11-11 16:33:37     Redaktoro:Xiong

La 10an de novembro somalia policisto diris, ke posttagmeze de la 9a de novembro, en Mogadiŝo, la ĉefurbo de Somalio, okazis trifoja aŭtobomba atako, en kiu mortis 50 homoj kaj vundiĝis 58. Sed iuj homoj ankoraŭ estas enterigitaj sub la ruinoj, kaj la savado ankoraŭ estas farata.

La somalia ekstrema organizaĵo "al-Shabab" deklaris sin kreinta tiujn tri atakojn. Vespere de la 9a kaj en la 10a de novembro la Helpa Misio de UN en Afriko kaj la Misio de la Afrika Ligo en Somalio respektive kondamnis la eventon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin