Xi Jinping kaj alilandaj gvidantoj kune vizitas la eksponejojn de ĈIIE

(GMT+08:00) 2018-11-12 09:50:35     Redaktoro:Xiong

La 5an de novembro la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping kaj alilandaj gvidantoj, kiuj en Ŝanhajo ĉeestas al la Unua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE), kune vizitis la ekspozicion.

Tagmeze Xi Jinping kaj alilandaj gvidanto kune eniris en la ĉinan sintezan eksponejon pri komerco kaj investo. Ili parolis, irante kaj rigardante, kaj sinsekve vizitis la eksponejojn de Hungario, Egiptio, Britio, Ĉeĥio, Kenjo, Salvadoro, Dominiko, Laoso, Kartvelio, Vjetnamio, Pakistano, Rusio kaj aliaj.

Xi Jinping rimarkigis, ke la eksponaĵoj el diversaj landoj estas abundaj kaj aparte distingaj. Li esperis, ke ĉiuj partioj, el tiu ĉi ekspozicio, trovu komercan ŝancon, plifortigu kunlaboron, altigu sian konkurencivon, riĉigu la ĉinan merkaton per siaj altkvalitaj produktaĵoj eksportitaj al Ĉinio, kontentigu la plurflankan postulon tagposttage kreskantan de la ĉinaj konsumantoj, kaj en la fino, akiru al si kunan gajnon kaj komunan intereson.

La alilandaj gvidantoj dankis Ĉinion, ke ĝi, kiel gastiganto, donis grandan subtenon al tiuj landoj en ties partopreno de la ekspozicio. Ili laŭdis la atingojn de Ĉinio en disvolviĝado kaj deziris, ke la ekspozicio estu kronita per granda sukceso. Ili alte taksis kaj profunde rekonis la teman paroladon de Xi Jinping en la malfermiĝo de la ekspozicio, kaj diris, ke ili alte atentas la ĉinan merkaton kaj havas fidon pri la bela perspektivo de Ĉinio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin