En ĈIIE estiĝis sumo de intenca transakcio je 57,8 miliardoj da usonaj dolaroj

(GMT+08:00) 2018-11-12 09:50:35     Redaktoro:Xiong

La 10an de novembro la unua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE) estis kronita en sukceso. Laŭ la informo publikigita de la ĉinaj aŭtoritatoj, la unua ĈIIE altiris al si 172 landojn, regionojn kaj internaciajn organizaĵojn, kaj pli ol 400 mil aĉetantoj en- kaj eksterlandaj ĉeestis la ekspozicion por fari transakcion, kaj la sumo de intenca transakcio atingis 57,8 miliardojn da usonaj dolaroj.

Kaj cetere, en la ekspozicio partoprenis pli ol 3600 entreprenoj, kaj en la ekspozicia komerco sin prezentis abundaj rikoltoj kaj la sumo de intenca transakcio atingis 57,8 miliardojn da usonaj dolaroj, el kiuj 47,2 miliardoj da usonaj dolaroj devenis el landoj situantaj laŭlonge de "Zono kaj Vojo".

Oni informis, ke la laboro por la dua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio jam estas komencita, kaj ĝis nun jam pli ol 200 entreprenoj sin enskribis por partopreni en la dua ĈIIE.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin