Internacia komunumo pozitive taksis tonikan paroladon de Xi en malfermo de ĈIIE

(GMT+08:00) 2018-11-12 09:50:35     Redaktoro:Yu

La unua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio solene malfermiĝis lunde en Ŝanhajo. La tonika parolado de ĉina prezidanto Xi Jinping en la malferma ceremonio vekis grandan atenton kaj gajnis pozitivan taksadon de la internacia komunumo.

La germana ĵurnalo Die Welt publikigis la artikolon "Ĉina prezidanto promesis pluan pordmalfermon de la lando". La artikolo diris, ke en la ekspozicio Xi promesis plu malfermi la ĉinan ekonomion al la mondo, redukti komercajn kaj investajn barierojn por fremdlandaj kompanioj kaj stimuli konsumadon de importitaj varoj. La ĵurnalo diris, ke la ĉina registaro esperas krei mondnivelan ekonomian medion per tiuj rimedoj.

La japana komunikilo NHK diris en sia raporto, ke ĉina prezidanto Xi Jinping diris en la malferma ceremonio de la ekspozicio, ke Ĉinio ne fermos sian pordon, sed plu larĝigos la pordmalfermon. La raporto diris, ke entute 450 japanaj firmaoj kaj grupoj partoprenas en la ekspozicio, kaj Japanio fariĝis la lando kun plej multaj aliĝintoj al la ekspozicio.

Japana televido raportis, ke en la nuna situacio kun leviĝo de komerca protektismo, Ĉinio montris al la mondo la sintenon kiel kontribuanto al libera komerco. La usona registaro efektivigas protektisman politikon, inkluzive de plialtigo de tarifoj sur importitaj varoj. Sed okaze de la ekspozicio, Ĉinio malaltigis tarifojn al pli ol 1 500 specoj da importitaj varoj, montrante al la internacia komunumo la sintenon malfermi sian merkaton.

'

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin