Ĉina ŝtatkonsilanto renkontiĝis kungastoj ĉeestantaj al ĈIIE en Ŝanhajo

(GMT+08:00) 2018-11-12 09:50:35     Redaktoro:Yu

Lunde en Ŝanhajo, ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi renkontiĝis aparte kun ĉeĥa ministro pri eksterlandaj aferoj Petricek kaj meksika elektita ministro pri eksterlandaj aferoj Marcelo Ebrad.

Wang diris dum renkontiĝo kun Petricek, ke la unua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE) ne nur montras al la mondo la decidon de Ĉinio pri pli larĝa pordmalfermo, sed ankaŭ aldonas novan energion por akceli reciprokprofitan kunlaboron inter Ĉinio kaj aliaj landoj de la mondo. Li diris, ke Ĉinio kaj Ĉeĥio festos la 70an datrevenon de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj, kaj la ĉina flanko volas labori kune kun la ĉeĥa flanko por bone efektivigi konsentojn de la du ŝtatestroj, kompreni kaj subteni unu la alian rilate al demandoj, kiuj koncernas la kernajn interesojn kaj gravajn zorgojn de la du landoj, antaŭenigi pragmatan kunlaboron, pliigi internacian kunordigon kaj riĉigi la enhavojn de la duflankaj rilatoj.

Petricek diris, ke Ĉeĥio volas profundigi duflankan tutdimensian kunlaboron sub la kadroj de la Zono kaj Vojo kaj Kunlaboro inter Ĉinio kaj Landoj en la Centra kaj Orienta Eŭropo kaj labori kune kun Ĉinio por protekti internacian komercan sistemon bazitan sur reguloj.

Dum la renkontiĝo kun Ebrad, Wang diris, ke ĉina prezidanto Xi Jinping atendas fruan strategian komunikadon kun elektita prezidento Andres Manuel Lopez Obrador por realigi glatan transiron de duflankaj rilatoj kaj aldoni novan ĉapitron al ĉina-meksika amikeco.

Ebrad diris, ke la meksika registaro lernas spertojn de Ĉinio en disvolvado kaj volas labori kune kun Ĉinio por profundigi kunlaboron sub la kadro de la Zono kaj Vojo kaj rekomendi liberan komercon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin