Francio memorfestis 100an datrevenon de fino de Unua Mondmilito

(GMT+08:00) 2018-11-12 14:16:23     Redaktoro:Yu

Kun la kolektiĝo de diverslandaj gvidantoj, sonorado de preĝejaj sonoriloj kaj la ludo de la muziko Sarabande de Barch, franca prezidento Emmanuel Macron dimanĉe okazigis solenan ceremonion por festi la cent-jariĝon de la armistico de la Unua Mondmilito.

Ĉirkaŭ la 11a horo antaŭtagmeze laŭ loka tempo, Macron kaj delegitoj el ĉirkaŭ 70 landoj marŝis ŝultro ĉe ŝultro al la Arko de Triumfo por doni tributon al ĉirkaŭ 10 milionoj da soldatoj mortigitaj dum la milito inter 1914 kaj 1918.

En vintra kaj pluva tago, 40-jara Macron inspektis trupojn. En sia sekva parolado, la prezidento atentigis la ĉeestantojn, ke dum "ĉi tiuj kvar jaroj, Eŭropo proksimiĝis al memmortigo. 10 milionoj da homoj mortis, kaj 6 milionoj estis vunditaj", sonigante la alarman sonorilon por la leviĝanta naciismo, kiu, laŭ li, endanĝerigos la fragilan mondan pacon.

100 jarojn poste, la franca prezidento avertis pri la releviĝo de malnovaj demonoj. Novaj ideologioj manipulas religiojn, kaj historio minacas rekomenci sian tragikan kurson. Li akcentis, "Ni konstruu niajn esperojn prefere ol suspekti unu alian. La leciono, kiun ni tiris el la granda milito, ne povas esti rankoro kaj indigno kontraŭ aliaj nacioj. La pasinteco ne devas esti forgesita. La granda milito estas fundamento, kiu devigas nin pensi antaŭeniron al la estonteco kaj pensi pri niaj esencaj valoroj."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin