Ĉefministro Li aperigis sian artikolon sur singapuraj komunikiloj

(GMT+08:00) 2018-11-12 14:44:04     Redaktoro:Yu

Ĉina ĉefministro Li Keqiang lunde aperigis sian artikolon "Pordmalfermo kaj kunlaboro, novigo kaj disvolvado, por pli bela estonteco" sur ĉefaj komunikiloj de Singapuro.

Li diris, ke estas la unua fojo, ke li kiel ĉina ĉefministro vizitas Singapuron kun multaj atendoj, kaj li transdonas la amikan senton kaj sinceran saluton de la ĉina popolo al la singapura popolo. Ĉinio kaj Singapuro subtenis striktajn interŝanĝojn, kaj duflanka kunlaboro estis stabile antaŭenigita en diversaj kampoj. En 2015, ĉina prezidanto Xi Jinping faris ŝtatan viziton al Singapuro, kaj la du flankoj starigis partnerecon de tutdimensia kunlaboro. Li esperis, ke lia vizito helpos puŝi la duflankan kunlaboron en diversaj kampoj al pli alta nivelo.

Li akcentis, ke la senĉesa plilarĝigo de la pordmalfermo de Ĉinio estas la procezo de la plialtigo de ĉina-singapura kunlaboro, kaj la duflanka kunlaboro estas penetrita de reciproka profito kaj komuna gajno. Ĉinio lernis sukcesajn spertojn de Singapuro en la reformo kaj pordmalfermo; dum ĉi lasta multe profitis de la reformo kaj pordmalfermo de Ĉinio per sia profunda partopreno.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin