Pompeo telefone konversaciis kun saud-arabia kronprinco pri kazo de Khashoggi

(GMT+08:00) 2018-11-12 14:59:50     Redaktoro:Yu

La usona Ŝtata Departemento diris dimanĉe, ke ŝtata sekretario Mike Pompeo telefone konversaciis kun saud-arabia kronprinco Mohammed bin Salman pri la morto de Khashoggi.

La Ŝtata Departemento diris en deklaro, ke Pompeo emfazis, ke Usono respondecigos ĉiujn implikitajn en la mortigo de ĵurnalisto Jamal Khashoggi, kaj ke Saud-Arabio devas fari la samon.

La deklaro diris ankaŭ, ke Pompeo reasertis dum la telefona konversacio, ke Usono alvokas ĉesigi malamikajn agojn en Jemeno kaj urĝas ĉiujn partiojn solvi la konflikton per intertraktado sub la mediciaado de la speciala sendito de la UN.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin