Alibaba importos produktojn kun valoro de 200 miliardoj da usonaj dolaroj en venontaj kvin jaroj

(GMT+08:00) 2018-11-13 14:49:52     Redaktoro:Selena

En la ĵus fermita unua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio, la komerca kvanto kalkuliĝis al 57,83 miliardoj da usonaj dolaroj. Dum la ekspozicio, Zhang Yong, plenuma ĉefadministranto de Alibaba, ĉina plej granda platformo de elektronika komerco, deklaris, ke en la venontaj kvin jaroj, la grupo Alibaba importos produktojn kun valoro de 200 miliardoj da usonaj dolaroj.

Laŭ donitaĵoj, Ĉinio kontribuas proksimume 40% al la tutmonda elektronika vendado kaj transporta servo, kaj kvar ĉinaj urboj, Pekino, Ŝanhajo, Kantono kaj Shenzhen estis enskribitaj en la liston de 100 internaciaj konsumaj urboj. Ĉinio importos varojn kaj servojn respektive de 30 kaj 10 duilionoj da usonaj dolaroj en venontaj 15 jaroj.

Sekve de leviĝo de translandaj kompanioj de elektronika komerco, tempo por transporto de varoj, inkluzive de kafoj el Brazilo kaj Ruando kaj ĉerizoj el Ĉilio, estas mallongigita de 9 tagoj antaŭ kvin jaroj ĝis 4 tagoj nun. Bonkvalitaj varoj el diversaj landoj povas esti sur manĝotabloj ene de 72 horoj laŭ plej granda rapideco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin