Perreta taksi-voko kontentigas varian postulon de ĉinoj pri veturado

(GMT+08:00) 2018-11-13 09:02:17     Redaktoro:Ĝoja

En Ĉinio nun populariĝas perreta taksi-voko en la formo "interreto plus taksio aŭ privata aŭto plus trafiko", ankaŭ naskiĝis nova profesio ŝoforo por ĉi tia servado. "pli oportuna kaj pli altefika" estas la ĝenerala takso pri perreta taksi-voko. Tamen samtempe estis pridisputata la problemoj pri sekureco, justa konkuro kaj aliaj flankoj. Tial la ĉina registaro kontinue esploras novajn manierojn de permesado kaj administrado kaj klopodas por kaj disvolvo kaj sekuro de la nova industrio.

"Vi jam atingis la celon, nun bonvolu atendi pasaĝero(j)n, kies finaj ciferoj de poŝtelefona numaro estas 9481. Bonvolu ekiri post kiam ĉiu pasaĝero sidiĝas bone."

58-jara Yue estas ŝoforo ĉi tia. La platformo nomata Didi, kiu donis indikojn, estas la ĉefa platformo de la servado por ĉinaj konsumantoj. En sia juneco Yue laboris kiel profesia ŝoforo, poste servis kiel trejnisto de veturigo. Nun kiel emerito li servas kiel ŝoforo por perreta taksi-voko. Je deka horo ĉiutage li eklaboras kaj finas laboron ĉirkaŭ oka horo vespere. Li estas kontenta pri la nuna stato. Li diris:

"Por kio esti hejme? Ludi kartojn? Mia edzino malĝojis pro kartoludo. Do finfine mi elektis la profesion, tiel ĝojas mia edzino. Ankaŭ mi ĝojas ĉar mi kaj ŝoforas kaj babilas libere kun klientoj, se mi sentas laca, mi revenas hejmen. Mi ne sentas premon el la laboro."

En 2012 sinsekve aperis apoj Didi kaj aliaj. Se iu posedas aŭton konforman al reguloj kaj donas indenteckarton, konduklicencon kaj veturkarton de aŭto, li aŭ ŝi rajtas peti karton por ŝoforo de perreta taksi-voko, post ekzameno li aŭ ŝi fariĝas tia ĉi ŝoforo. Nun en Ĉinio troviĝas preskaŭ 340 mil tiaj ŝoforoj kiel s-ro Yue.

Krom profesiaj tiaj ŝoforoj, iuj servas en libera tempo, ekz. s-ro Dong. Li diris:

"Nun mi estas sola kaj ofte sole veturigas aŭton. Laŭ la koncepto pri komuna ekonomio kaj verda veturado mi eklaboris kiel ŝoforo por perreta taksi-voko, ĉar kun klientoj mi povas dividi koston de binzino. Plejpartaj klientoj estas bonaj kaj mi jam servis por pli ol 200 klientoj."

Laŭ statistiko ĝis la fino de la lasta jaro en Ĉinio estas pli ol 130 kompanioj de tiu ĉi industrio, ankaŭ rapide pliiĝis nombro de klientoj de perreta taksi-voko. Iu konsulta kompanio faris esploron rezultante, ke en 2018 la nombro de klientoj espereble atingos 282 milionojn.

Post ekplenumiĝo de la reformado kaj malfermo ĉinoj profunde sentas la grandan ŝanĝiĝon de veturaj manieroj. Komence oni biciklis, poste veturis per buso, metroo kaj taksio, kaj nun kun poŝtelefono povas mendi aŭton ĉe pordo de domo. Diversaj postuloj pri veturado estis kontentigataj.

"Mi uzas apon pri perreta taksi-voko kiam ĝi aperis. Ĉar mi ne havas aŭton, sed per la apo Didi facilas veturado."

"Miaj gepatroj estas altaĝaj kaj por ili estas malfacile viziti hospitalon. Nun per tiuj apoj ni, gefiloj, oportune mendas aŭtojn por gepatroj."

Sed problemoj pri sekureco, troa subvencio kaj kontraŭleĝa funkciigo bremsas evoluadon de la industrio. Precipe virinoj, gejunuloj, geknaboj kaj maljunuloj maltrankvilas pri la sekureco.

Antaŭ du jaroj ĉina trafika administracio publikigis du dokumentojn por profundigi reformadon de taksioj kaj la industrio de perreta taksi-voko laŭgrade estis enmetata en norman administradon. Nun pli ol 80 kompanioj pri perreta taksi-voko ricevis licencojn.

Fakoj de administracio fortigis kontrolon kaj inspekton kaj per informatikaj metodoj novigis manierojn kaj metodojn pri administracio.

S-ino Chen Yanyan, vicdirektoro de instituto pri urba trafiko sub Pekina Industria Universitato, opiniis, ke kaj disvolvo de la industrio kaj fortigo de administracio celas doni pli bonan servadon al klientoj. Do necesas komuna strebado de registaroj, kompanioj kaj ŝoforoj. Ŝi diris:

"Oni devas altigi efikon el anguloj de tekniko kaj administrado. Aliflanke en administrado oni devas sufiĉe konsideri riskojn dum servado kaj per ciferoj doni altefikan administradon."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin