Ĉinio kaj Germanio promesis plibonigi interrilatojn

(GMT+08:00) 2018-11-13 12:07:08     Redaktoro:Yu
 

Altrangaj ĉinaj oficialuloj renkontiĝis kun germana ministro pri eksterlandaj aferoj Heiko Maas rilate al duflankaj rilatoj lunde en Pekino.

Dum renkontiĝo kun Maas, ĉina vicĉefministro Liu He diris, ke de post kiam Ĉinio kaj Germanio starigis tutdimensian strategian partnerecon en 2014, altnivelaj interŝanĝoj inter la du landoj fariĝis pli oftaj, kaj politika reciproka fido evidente plifortiĝis.

Liu, ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), esperis, ke la du flankoj kaptos la oportunon por senĉese grandigi kungajnan kunlaboron en diversaj kampoj, plibonigi internacian ekonomian regadon kaj altigi la bonstaton de la du popoloj kaj homoj de la mondo.

Maas diris, ke la germana flanko atribuas grandan gravecon al disvolvado de rilatoj kun Ĉinio, aprezas la politikon de Ĉinio pri plua pordmalfermo, kaj volas profundigi duflankan praktikan kunlaboron kaj kune protekti la tutmondan multflankan sistemon.

Ankaŭ Yang Jiechi, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ kaj direktoro de la Oficejo de Komisiono pri Eksterlandaj Aferoj de la Centra Komitato de la KPĈ, renkontiĝis kun Maas en la sama tago.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin