Ĉinio kaj Singapuro ĝisdatigis interkonsenton pri libera komerco

(GMT+08:00) 2018-11-13 13:10:04     Redaktoro:Yu

Ĉinio kaj Singapuro lunde konsentis ĝisdatigi sian liberkomercan interkonsenton kaj fari pli da kunaj klopodoj por faciligi interligon.

La konsento, kune kun interkonsentoj pri plifortigo de duflanka kunlaboro en novigo kaj aliaj kampoj, estis atingita en interparolado inter vizitanta ĉina ĉefministro Li Keqiang kaj singapura ĉefministro Lee Hsien Loong.

Li Keqiang diris, ke Ĉinio kaj Singapuro finis siajn intertraktadojn pri ĝisdatigo de la liberkomerca interkonsento, kaj li esperas, ke la du flankoj kaptos la oportunon por levi dudirektajn komercon kaj investon al pli alta nivelo.

La singapura ĉefministro diris, ke la ĝisdatigo de la liberkomerca interkonsento alportos verajn profitojn al la homoj kaj kompanioj de la du landoj kaj sendos fortan signalon de pligrandigo de komerco kaj investo.

La du flankoj ankaŭ promesis antaŭenigi la konstruadon de la Nova Ter-mara Koridoro, kiu konsistas el kelkaj teraj kaj maraj kargotransportaj itineroj kunligantaj centran kaj sudokcidentan Ĉinion kun Sudorient-Azio, por plialtigi konektitecon inter la du landoj kaj aliaj landoj de la mondo .

Kun la subskribo de memorando de interkompreno pri la nova loĝistika koridoro, Ĉinio kaj Singapuro konservos la tendencon kaj plifortigos dudirektan konektecon.

La singapura ĉefministro diris, ke lia lando kunigos manojn kun Ĉinio por konstrui la novan koridoron por faciligo de transporto kaj komerco inter ambaŭ flankoj.

Post la interparolado, la du ĉefministroj atestis la subskribon de serio da kunlaboraj dokumentoj pri ĝisdatigo de liberkomerca interkonsento, konekteco, financo, scienco kaj tekniko, medio, kulturo kaj doganejoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin