Ĉinio malfermis ekspozicion pri reformo kaj pordmalfermo

(GMT+08:00) 2018-11-13 18:21:47     Redaktoro:Yu

Grava ekspozicio malfermiĝis marde en Pekino por memorfesti la 40an datrevenon de la reformo kaj pordmalfermo de Ĉinio.

Wang Huning, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj membro de la Sekretariejo de la Centra Komitato de la KPĈ, deklaris la ekspozicion malfermita en la Nacia Muzeo de Ĉinio marde matene.

Wang diris, ke okazis senprecedencaj ŝanĝiĝoj dum la pasintaj kvar jardekoj, precipe historiaj ŝanĝiĝoj post la 18a Nacia Kongreso de la KPĈ, kaj ke la ekspozicio celas montri la grandajn atingojn, kiujn la ĉina popolo faris sub la gvidado de la KPĈ sur la vojo de socialismo kun ĉinaj trajtoj.

Li alvokis klopodojn por pli strikta unuiĝo ĉirkaŭ la Centra Komitato de la KPĈ kun Kamarado Xi Jinping ĉe la kerno, alte teni la flagon de la reformo kaj pordmalfermo en la nova epoko kaj profundigi la reformon kaj pordmalfermon per pli granda fido kaj pli fortaj rimedoj.

La ekspozicio uzas historiajn fotojn, tekstojn, videaĵojn, miniaturajn modelojn kaj interagajn aktivecojn por montri al la vizitantoj la grandan procezon, dum kiu la ĉina nacio stariĝis, riĉiĝis kaj fariĝis forta.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin