Ĉinio kaj Germanio okazigis strategian dialogon pri diplomatiaj kaj sekurecaj aferoj

(GMT+08:00) 2018-11-13 19:12:58     Redaktoro:Yu

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi kaj germana ministro pri eksterlandaj aferoj Heiko Maas kunprezidis la 4an ĉina-germanan strategian dialogon pri diplomatiaj kaj sekurecaj aferoj marde en Pekino. La du flankoj unuanime opiniis, ke sub la ampleksa kaj ŝanĝiĝema internacia situacio, Ĉinio kaj Germanio devas profundigi tutdimensian strategian kunlaboron, kune persisti en multflankeco kaj defendi tutmondan liberkomercan sistemon.

Wang diris, ke la ĉina flanko volas labori kune kun la germana flanko por aktive efektivigi gravajn konsentojn atingitajn de gvidantoj de la du landoj kaj senĉese plifortigi politikan reciprokan fidon.

Maas diris, ke la germana flanko tre aprezas la pozitivan rolon luditan de Ĉinio en internaciaj aferoj kaj rigardas Ĉinion kiel prioritatan strategian partneron. Li aldonis, ke la germana flanko aprezas ankaŭ la subtenon de Ĉinio al la integriĝa procezo de Eŭropo kaj volas akceli la intertraktadon pri eŭropa-ĉina investa interkonsento.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin