Novaĵoj (Novembro 13)

(GMT+08:00) 2018-11-13 16:29:39     Redaktoro:邱杰明

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 13a de novembro, marde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke prezidanto Xi urĝis Honkongon kaj Makaon brakumi reformon kaj pordmalfermon de la lando por pli granda disvolviĝo; la Korea Demokratia Popola Respubliko kritikis Sud-Koreion kaj Usonon pri rekomenco de komuna militekzercado. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Prezidanto Xi Jinping lunde esprimis la esperon, ke Honkongo kaj Makao plu disvolvos sin mem per la brakumo de la nacia afero de reformo kaj pordmalfermo.

Xi diris tion dum renkontiĝo kun delegacio de Honkongo kaj Makao. Li esperis, ke samlandanoj en Honkongo kaj Makao plu partoprenos en la reformo kaj pordmalfermado de la lando kun sincera patriotismo kaj pionira spirito, realigos pli grandan disvolviĝon de la du specialaj administraciaj regionoj per akcelo de la disvolvado de la lando kaj kune klopodos por la nacia rejuniĝo.

La delegacio vizitas Pekinon por festi la 40an datrevenon de la reformo kaj pordmalfermo.

Ĉinio kaj Singapuro lunde konsentis ĝisdatigi sian liberkomercan interkonsenton kaj fari pli da kunaj klopodoj por faciligi interligon.

La konsento, kune kun interkonsentoj pri plifortigo de duflanka kunlaboro en novigo kaj aliaj kampoj, estis atingita en interparolado inter vizitanta ĉina ĉefministro Li Keqiang kaj singapura ĉefministro Lee Hsien Loong.

Li Keqiang diris, ke Ĉinio kaj Singapuro finis siajn intertraktadojn pri ĝisdatigo de la liberkomerca interkonsento, kaj li esperas, ke la du flankoj kaptos la oportunon por levi dudirektajn komercon kaj investon al pli alta nivelo.

La singapura ĉefministro diris, ke la ĝisdatigo de la liberkomerca interkonsento alportos verajn profitojn al la homoj kaj kompanioj de la du landoj kaj sendos fortan signalon de pligrandigo de komerco kaj investo.

La du flankoj ankaŭ promesis antaŭenigi la konstruadon de la Nova Ter-mara Koridoro, kiu konsistas el kelkaj teraj kaj maraj kargotransportaj itineroj kunligantaj centran kaj sudokcidentan Ĉinion kun Sudorient-Azio, por plialtigi konektitecon inter la du landoj kaj aliaj landoj de la mondo .

Kun la subskribo de memorando de interkompreno pri la nova loĝistika koridoro, Ĉinio kaj Singapuro konservos la tendencon kaj plifortigos dudirektan konektecon.

Altrangaj ĉinaj oficialuloj renkontiĝis kun germana ministro pri eksterlandaj aferoj Heiko Maas rilate al duflankaj rilatoj lunde en Pekino.

Dum renkontiĝo kun Maas, ĉina vicĉefministro Liu He diris, ke de post kiam Ĉinio kaj Germanio starigis tutdimensian strategian partnerecon en 2014, altnivelaj interŝanĝoj inter la du landoj fariĝis pli oftaj, kaj politika reciproka fido evidente plifortiĝis.

Liu, ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), esperis, ke la du flankoj kaptos la oportunon por senĉese grandigi kungajnan kunlaboron en diversaj kampoj, plibonigi internacian ekonomian regadon kaj altigi la bonstaton de la du popoloj kaj homoj de la mondo.

Maas diris, ke la germana flanko atribuas grandan gravecon al disvolvado de rilatoj kun Ĉinio, aprezas la politikon de Ĉinio pri plua pordmalfermo, kaj volas profundigi duflankan praktikan kunlaboron kaj kune protekti la tutmondan multflankan sistemon.

Chen Zhu, vicprezidanto de la Internacia Federacio de Ruĝ-Krucaj kaj Ruĝ-Krescentaj Societoj (IFRK), lunde alvokis komunajn klopodojn por traktado de humanitaraj defioj alfrontataj de la mondo.

En sia parolado en la 10a Azi-Pacifika Konferenco de la Internacia Federacio de Ruĝ-Krucaj kaj Ruĝ-Krescentaj Societoj, Chen alte laŭdis la rolon, kiun membroj de la internacia federacio en la regiono ludis por kontentigi la pliiĝantajn humanitarajn postulojn.

Chen diris en la kunveno, ke la mondo alfrontas pli kaj pli multajn demandojn, kiuj bezonas komunajn klopodojn de ĉiuj landoj por traktado, kaj la membroj de la internacia federacio devas plifortigi la komunikadon kaj kunigi la manojn por trakti ĉi tiujn problemojn.

Chen, kiu estas ankaŭ estro de la ĉina delegacio al la konferenco, aldonis, "Antaŭ la komplikaj kaj seriozaj defioj, ni devas labori kune por krei komunumon de komuna estonteco por la homaro.

La ĵurnalo Rodong Sinmun, organo de la Korea Laborista Partio, lunde publikigis subskribitan artikolon, kritikante Sud-Koreion kaj Usonon, ke ili rekomencis komunan ekzercadon de marinfanterioj post ses monatoj. La artikolo diris, ke la agado estas direktita al la Korea Demokratia Popola Respubliko kaj iras kontraŭ la spirito de la interkorea milita interkonsento subskribita en septembro kaj la situacio de paca dialogo sur la Korea Duoninsulo.

La artikolo diris, ke laŭ raporto, Sud-Koreio kaj Usono rekomencis la komunan ekzercadon de marinfanterioj en Gyeongsangbuk-do kaj Pohang de Sud-Koreio en la 5a de novembro. Proksimume 500 homoj kaj surteriĝaj ekipaĵoj el la usona marinfanterio en Okinavo de Japanio estis mobilizitaj al la ekzercado. La artikolo diris, ke nun la nordo kaj sudo de la Korea Duoninsulo oferas pli multajn klopodojn al konservado de reciproka fido kaj realigo de longedaŭra paco de la duoninsulo ol iam ajn antaŭe. Sed la rekomenco de la komuna ekzercado tute ne konformas al la supre menciita postulo kaj la nuna situacio.

Zimbabva ministro pri industrio kaj komerco Mangaliso Ndlovu diris lunde, ke la unua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio montris al la mondo la rezolutecon de Ĉinio pri pordmlafermo al la ekstero, kio inspiros la zimbabvajn firmaojn pli bone esplori la ĉinan merkaton.

Ndlovu, kiu ĵus revenis al sia lando post la ĉeesto al la ekspozicio, faris la rimarkojn dum ekskluziva intervjuo kun raportistoj de Ĉina Radio Internacia. Li diris, ke la zimbabva delegacio estis varme akceptita dum la ekspozicio en Ŝanhajo, kaj li dankas Ĉinion pro tio. Li aldonis, ke sub la situacio kun pli oftaj komercaj konfliktoj kaj leviĝanta komerca protektismo, la ekspozicio montris al la mondo la sintenon de Ĉinio pri plua malfermo de la merkato al la ekstero, tial ĝi estis tre grava ekspozicio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin