Xi alvokis fidon kaj rezolutecon en reformo kaj pordmalfermo

(GMT+08:00) 2018-11-14 13:38:58     Redaktoro:Yu

Prezidanto Xi Jinping marde vokis plifortigi la fidon kaj rezolutecon de la ĉina popolo sekvi la partion laŭ la vojo de socialismo kun ĉinaj trajtoj kaj la vojo de reformo kaj malfermo.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, vizitis gravan ekspozicion memorfestantan la 40an datrevenon de la reformo kaj pordmalfermo de Ĉinio en la Nacia Muzeo de Ĉinio.

Xi diris, ke la ekspozicio helpos fortigi komunan komprenon, akumuli konsentojn, altigi entuziasmon kaj nutri solidarecon kaj streban spiriton. Li diris, ke dum la lastaj 40 jaroj de la reformo kaj pordmalfermo, la ĉina popolo, sub la forta gvidado de la KPĈ, laboris diligente kun persisto, atingis epopeajn sukcesojn kaj alportis grandajn ŝanĝiĝojn al Ĉinio. Li diris, ke la 19a Nacia Kongreso de la KPĈ desegnis grandan planon por la disvolvado de Ĉinio, kaj ke se la lando prenos plu la Penson pri Socialismo kun Ĉinaj Trajtoj por la Nova Epoko kiel gvidilon, plene efektivigos la decidojn kaj planojn de la Centra Komitato de la KPĈ, klopodos plu por profundigi reformon en ĉiuj kampoj kaj malfermi la pordon pli larĝe al la mondo, socialismo kun ĉinaj trajtoj certe havos pli brilan estontecon. Li aldonis, ke la ekspozicio helpos ankaŭ eduki kaj gvidi homojn pli bone kompreni la forton de la KPĈ, la ĉina popolo kaj la socialismo kun ĉinaj trajtoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin