Ĉinio kaj ASOAL adoptis Vizion 2030 de Strategia Partnereco

(GMT+08:00) 2018-11-14 20:24:44     Redaktoro:Yu

Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASOAL) merkrede adoptis ŝlosilan dokumenton por mapi la kurson por siaj rilatoj antaŭ 2030.

La Vizio 2030 de la Strategia Partnereco inter Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj estis aprobita en la 21a kunveno de gvidantoj de Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj en Singapuro.

En la 20a kunveno de gvidantoj de Ĉinio kaj la Asocio, kiu okazis en la filipina ĉefurbo Manilo en 2017, Ĉinio kaj la asocio konsentis publikigi la vizion pri siaj estontaj rilatoj kaj kontribui al konstruado de malferma, inkluziva kaj daŭripova mondo, kiu ĝuas pacon, sekurecon kaj komunan prosperon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin