Novaĵoj (Novembro 14)

(GMT+08:00) 2018-11-14 16:08:16     Redaktoro:邱杰明

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 14-a de novembro, merkrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke Ĉinio malfermis ekspozicion pri reformo kaj pordmalfermo; Ĉina kaj kanada ĉefministroj okazigis jaran dialogon. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Prezidanto Xi Jinping marde vokis plifortigi la fidon kaj rezolutecon de la ĉina popolo sekvi la partion laŭ la vojo de socialismo kun ĉinaj trajtoj kaj la vojo de reformo kaj malfermo.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, vizitis gravan ekspozicion memorfestantan la 40an datrevenon de la reformo kaj pordmalfermo de Ĉinio en la Nacia Muzeo de Ĉinio.

Xi diris, ke la ekspozicio helpos fortigi komunan komprenon, akumuli konsentojn, altigi entuziasmon kaj nutri solidarecon kaj streban spiriton. Li diris, ke dum la lastaj 40 jaroj de la reformo kaj pordmalfermo, la ĉina popolo, sub la forta gvidado de la KPĈ, laboris diligente kun persisto, atingis epopeajn sukcesojn kaj alportis grandajn ŝanĝiĝojn al Ĉinio. Li diris, ke la 19a Nacia Kongreso de la KPĈ desegnis grandan planon por la disvolvado de Ĉinio, kaj ke se la lando prenos plu la Penson pri Socialismo kun Ĉinaj Trajtoj por la Nova Epoko kiel gvidilon, plene efektivigos la decidojn kaj planojn de la Centra Komitato de la KPĈ, klopodos plu por profundigi reformon en ĉiuj kampoj kaj malfermi la pordon pli larĝe al la mondo, socialismo kun ĉinaj trajtoj certe havos pli brilan estontecon.

Altrangaj oficialuloj diris marde, ke la vizitoj de ĉina prezidanto Xi Jinping al Papu-Nov-Gvineo, Brunejo kaj Filipinoj de la 15a ĝis la 21a de novembro akcelos azi-pacifikan kunlaboron kaj cementos duflankajn rilatojn.

Vicministro pri eksterlandaj aferoj Zheng Zeguang diris en gazetara konferenco, ke Xi faros ŝtatan viziton al Papu-Nov-Gvineo de la 15a ĝis la 16a de novembro.

Zheng diris, ke dum sia vizito, Xi renkontiĝos kun gvidantoj de ok pacifikaj insul-landoj, kiuj establis diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio, en la papu-nov-gvinea ĉefurbo Portmoresbo. La landoj inkluzivas Papu-Nov-Gvineon, Fiĝiojn, Samoon, Vanuaton, Federaciajn Ŝtatojn de Mikronezio, Kuk-Insularo, Tongon kaj Niuon. Zheng aldonis, ke estos la unua fojo, ke ĉina ŝtatestro vizitos Papu-Nov-Gvineon. Li diris, ke la vojaĝo injektos fortan impulson en la kunlaboron de Ĉinio kun ĉi tiuj landoj kaj havos longedaŭran kaj pozitivan influon sur pacon, stabilecon kaj disvolvadon de la regiono. Prezidanto Xi faros tonikan paroladon por ekspliki politikojn de Ĉinio al la pacifikaj insul-landoj, bazitajn sur la agmaniero de justeco kaj komunaj interesoj kaj sur la principoj de sincereco, realaj rezultoj, amikeco kaj bonintenco, kaj anoncos gravajn rimedojn de kunlaboro por subteni la evoluadon de tiuj insulaj landoj.

Ĉina prezidanto Xi Jinping publikigis sian artikolon "Denove hisi la velon por rilatoj inter Ĉinio kaj pacifikaj insul-landoj" sur du ĉefaj ĵurnaloj de Papu-Nov-Gvineo merkrede antaŭ sia oficiala vizito al la lando.

Xi diris en sia artikolo, ke la komunikado inter Ĉinio kaj Papu-Nov-Gvineo havas longan historion. Antaŭ pli ol cent jaroj ĉinoj atingis la landon por setlado. Ili diligente laboris kaj faris gravajn kontribuojn al la ekonomia kaj socia evoluado de Papu-Nov-Gvineo. De post la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Papu-Nov-Gvineo en 1976, la du flankoj respektis unu la alian kaj egale traktis sin reciproke por komuna gajno. La duflankaj rilatoj eltenis la provon de ŝanĝiĝema internacia situacio kaj fariĝis pli viglaj.

Xi diris, ke dum sia vizito, li refoje invitos gvidantojn de ok pacifikaj insul-landoj, kiuj starigis diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio, al renkontiĝo por plani disvolvadon. Li faris tri-punktan proponon. Unue, Ĉinio kaj tiuj insulaj landoj devas altigi strategian reciprokan fidon al pli alta nivelo; due, ili devas aldoni novan movforton al komuna disvolvado; kaj krome, nova ĉapitro devas esti aldonita al la amikeco inter popoloj de Ĉinio kaj tiuj landoj.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang kaj kanada ĉefministro Justin Trudeau okazigis la trian jaran ĉina-kanadan ĉefministran dialogon dum la ĉeesto al kunvenoj de gvidantoj pri orient-azia kunlaboro merkrede matene en Singapuro.

Li diris, ke la ĉina flanko volas labori kune kun la kanada flanko por antaŭenigi plu la intertraktadon pri liberkomerca interkonsento surbaze de respekto, fleksebleco kaj praktiko, protekti internacian ordon kaj liberkomercan sistemon bazitajn sur reguloj kaj akceli liberigon kaj faciligon de komerco kaj investado. Li aldonis, ke Ĉinio estas malferma pri la reformo de la Monda Organizo pri Komerco, tamen la reformo devas helpi sanan disvolviĝon de tutmondiĝo kaj protekton de libera komerco.

Trudeau diris, ke la kanada flanko volas antaŭenigi plu la intertraktadon kun la ĉina flanko pri liberkomerca interkonsento, kaj tio ne povas esti influita de aliaj faktoroj. Li aldonis, ke lia lando volas subteni komunikadon kaj kunordigon kun Ĉinio pri demandoj de reformo de la Monda Organizo pri Komerco.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang marde vokis plifortigi la ekonomian kunlaboron inter Ĉinio kaj Singapuro.

Li, kiu estas en Singapuro por oficiala vizito, faris la rimarkojn dum parolado en bonveniga bankedo aranĝita de la Singapura Komerca Federacio kaj la Singapura Ĉina Ĉambro de Komerco kaj Industrio.

Li diris al pli ol mil ĉeestantoj el ekonomiaj kaj komercaj rondoj de Singapuro, ke Ĉinio volas labori kun Singapuro por starigi kunlaborajn platformojn de konekteco, financa subteno kaj triapartia kunlaboro por altgradigi ekonomian kaj komercan kunlaboron kaj profundigi financan kunlaboron. Li diris, ke en la lastaj 40 jaroj, la disvolviĝo de Singapuro liveris al Ĉinio valorajn spertojn, dum la disvolviĝo de Ĉinio alportis gravajn oportunojn al Singapuro. Ĉinio antaŭenigos reformon kaj pordmalfermon per pli grandaj klopodoj, pli praktikaj kaj pli rapidaj paŝoj, akcelos altkvalitan disvolviĝon kaj konservos la kontinuecon kaj stabilecon de makroekonomiaj politikoj sen adopto de fortaj stimulaj politikoj.

La ĉefministro ankaŭ reasertis la politikojn de Ĉinio plu simpligi administron, redukti impostojn, malpliigi pagojn kaj krei komercan medion de justa konkurenco, en kiu ĉinaj kaj fremdlandaj entreprenoj estas traktataj egale.

Li sendis bonvenigan mesaĝon al kompanioj de ĉiuj landoj, inkluzive de Singapuro preni komercajn oportunojn kaj vastigi investadon en Ĉinio, plifortigi ekonomian kaj komercan kunlaboron kaj atingi reciprokprofitajn kaj kungajnajn rezultojn.

La Islama Rezist-Movado (HAMAS) kaj aliaj armitaj grupoj de Palestino marde unuflanke deklaris militpaŭzon. Tiutage en Gazao tiuj armitaj grupoj publikigis koncizan deklaron, dirante, ke sub la mediaciado de Egiptio, ili konsentis efektivigi militpaŭzon kun Israelo. La deklaro aldonis, ke se Israelo observos la interkonsenton pri militpaŭzo, ili faros la samon.

Deklaro publikigita de la oficejo de israela ĉefministro diris, ke la israela kabineto pri sekureco tiutage kunvenis por diskuti pri la sekureca situacio en suda Israelo. La kabineto postulis, ke la nacidefenda armeo efektivigu militan agadon kontraŭ Gazao, kiam tio estos necesa.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin