La ekspozicio pri donacaĵoj de sinjoro Gao Yingshi inaŭguriĝis

(GMT+08:00) 2018-11-15 16:43:47     Redaktoro:Xiong

la ekspozicio pri donacaĵoj de sinjoro Gao Yingshi

Matene de la 30a de oktobro en Tsinghua Universitato, inaŭguriĝis la ekspozicio pri donacaĵoj de sinjoro Gao Yingshi. Du Pengfei, reprezentanto de la ekspozicio, Zhu Wanzhang, oficisto de Ĉina Ŝtata Muzeo, Li Bing, vic-ĝenerala sekretario de Tsinghua Eduka Fonduso, kaj aliaj honoraj gastoj ĉeestis la inaŭguron. Tsinghua Arta Muzeo okazigis la ekspozicion, kaj la ekspozicio daŭros al la 30a de novembro.

la inaŭguro de la ekspozicio pri donacaĵoj de sinjoro Gao Yingshi

De 1990-aj jaroj ĝis nun, sinjoro Gao, kiu fondis la kemian industrian companion Changxing, donacis ĉirkaŭ 40 milionojn da juanoj al Tsinghua Universitato. La donaco profitis pli ol 700 studentojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin