Ovoŝelo kaj gravuristo

(GMT+08:00) 2018-11-19 08:40:30     Redaktoro:Xiong

Sinjoro Wang Jian estas lokomotivisto en la urbo Hefei kaj ankaŭ heredanto de "gravurado de ovoŝelo", la nemateria kultura heredaĵo de la provinco Anhui. Kaj li, per la manoj, kiuj manipulas lokomotivon, aliformas tre maldikan ovoŝelon en artaĵon.

En 1994 Wang Jian komencis provi fari gravuradon sur la ŝelo de ovo. Li sin ekzercas 24 jarojn. Li opinias, ke, por fari gravuradon sur ovoŝelo, same kiel por veturigi trajnon, necesas atentemo en ĉiu momento; se okazus neglekto eĉ plej malgranda dum gravurado, vanus ĉio kio antaŭe estas farita. Post sennombraj malsukcesoj li, kvazau "vaganta kavaliro portanta sablon ĉe si", paŝas sur la ŝelo de ovo, ege facile fragila. En sia libera tempo li ĉizas sian aspiratan bildon sur, ĉu la ŝelo de anasa ovo, ĉu tiu de koturna ovo, ĉizon post ĉizo.

Krom pri ĉinaj tradiciaj aferoj, la ĉefa temo de la gravurado de Wang Jian, ĉar li mem ja estas lokomotivisto, estas pri la ŝanĝiĝo kaj disvolviĝo de la epoko. De 2009 ĝis nun li gravuris pli ol 30 lokomotivojn, kiuj manifestas ties renoviĝon neinterrompan.

(La fotoj estas faritaj de Zhang Duan, raportisto de la ĉina novaĵagentejo Xinhua.)

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin