Azi-pacifikaj landoj klopodas konkludi monde plej grandan liberkomercan interkonsenton en 2019

(GMT+08:00) 2018-11-15 19:07:48     Redaktoro:Yu

Pasintjare en la filipina ĉefurbo Malino, gvidantoj de la membroj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj, Ĉinio, Sud-Koreio, Japanio, Aŭstralio, Nov-Zelando kaj Hindio okazigis la unuan kunvenon pri la Interkonsento de Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco kaj publikigis komunan deklaron. Unu jaron poste, gvidantoj de tiuj 16 landoj okazigis la duan kunvenon ĉi-semajne en Singapuro. Ili opiniis, ke esenca progreso estis farita en la intertraktado pri la liberkomerca interkonsento. Tio signifas, ke la plej granda liberkomerca interkonsento de la mondo estos konkludita inter tiuj landoj espereble en la venonta jaro.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang diris en la kunveno, ke danke al la klopodo de Singapuro kiel deĵoranta prezidanto de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj, la intertraktado pri la liberkomerca interkonsento faris esencan progreson en la pasinta jaro. En novembro de 2012 dum la 21a pintkunveno de la Asocio de Sduorient-Aziaj Landoj, gvidantoj de tiuj landoj subskribis la kadran interkonsenton pri la Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco, kio markis la komencon de la intertraktadon. En la pasintaj ses jaroj, diversaj partioj de la intertraktado kelkfoje malfruigis la horaron de la fina intertraktado, kaj ankaŭ diferencoj inter ĉiuj partioj malpliiĝis.

Ĉar partioj de la intertraktado troviĝas en malsamaj periodoj de disvolviĝo, la gvidantoj ĉeestantaj la kunvenon esprimis raciajn petegojn, tio estas, ke la liberkomerca interkonsento devas montri flekseblecon kaj konsideri sentemecojn de ĉiuj partioj por profitigi ĉiujn regionajn landojn. Pro la maltrankvilo pri komerca protektismo de Usono, aziaj ekonomioj devas havi motivon antaŭenpuŝi la finan intertraktadon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin