Glata disvolvado de ĉina-aŭstraliaj rilatoj dependas de Aŭstralio

(GMT+08:00) 2018-11-16 19:07:59     Redaktoro:Yu

Lastatempe Aŭstralio senĉese montris amikajn gestojn al Ĉinio. Dum la Pintkunveno de Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj, aŭstralia ĉefministro Scott Morrison kaj ĉina ĉefministro Li Keqiang havis la unuan renkontiĝon de post kvereloj inter la du landoj.

La ĉina flanko ĉiam atentis kaj subtenis siajn rilatojn kun Aŭstralio kaj rigardis la enoficiĝon de la aŭstralia nova registaro de Morrison en aŭgusto kiel la oportunon por rebonigo de la duflankaj rilatoj. Ĉinio aprezis pozitivan sintenon de la aŭstralia flanko pri la duflankaj rilatoj. Antaŭ tio, aŭstralia ministro pri eksterlandaj aferoj Marise Payne trifoje vizitis Ĉinion. Estas evidente, ke la ĉina flanko tute ignoras enradikiĝintan malpardonemon kaj volas revenigi la duflankajn rilatojn al ĝusta vojo.

La aŭstralia flanko devas domaĝi la bonvolon montritan de la ĉina flanko al la lastatempaj bonaj interagadoj de la du flankoj kaj vere sin devontigi al longperioda kaj stabila disvolvado de duflankaj rilatoj, sed ne devas agi portempe pro enlanda politika konsidero.

Laŭ ekonomiaj rilatoj, Ĉinio kaj Aŭstralio estas naturaj partneroj. Ĉinio hasva rapide kreskantan konsuman merkaton, dum Aŭstralio abundas je naturaj resursoj kaj havas bonkvalitajn agrikulturajn produktojn, eminentajn edukajn instituciojn kaj turismajn riĉfontojn. La jara eksporto de Aŭstralio al Ĉinio okupas pli ol 30% de la totala eksporto de la lando. Aŭstralio multe profitas de la disvolvado de rilatoj kun Ĉinio.

En la komenco de novembro, aŭstralia ministro pri eksterlandaj aferoj Payne vizitis Ĉinion kaj renkontiĝis aparte kun estro de la nove establita Ĉina Agentejo pri Internacia Disvolva Kunlaboro, proponante dialogon kaj teknologiajn interŝanĝojn. Ŝi diris, ke Aŭstralio volas kunlabori kun la nova disvolva institucio de Ĉinio. En la venonta monato, eksa ĉefministro John Howard gvidos delegacion al Ĉinio por altnivela dialogo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin