Kial al ili, Ĉinio kaj Brunejo, alvenis strategia partnereco

(GMT+08:00) 2018-11-19 20:31:16     Redaktoro:Xiong

Komence de 2018, la banko Citi, la banko HSBC, sinsekve ĉesigis siajn financajn operaciojn en Brunejo. La ĵurnalo Asia Times raportis, ke, influite de la malleviĝo de la tergloba energiprezo en la lastaj jaroj, tiuj bankoj senĉese ŝrumpis rilate la operaciojn de petrolo kaj gaso en Brunejo.

Sed estis unu banko, kiu male agis, plenigante la mankon, kiun okcidentaj bankoj forlasis. Ĝi estas Banko de Ĉinio.

Brunejo estas la tria granda petrolproduktanto en la sudorienta Azio kaj la kvara granda gasproduktanto en la mondo, kaj 60% de la nacia ekonomio de Brunejo alkroĉiĝas al la petrolgasa industrio. En la lastaj jaroj, influite de la internacia petrolprezo, la ekonomio de Brunejo suferis grandan baton.

Kiam aliaj eksterlandaj investantoj sin retiris el Brunejo, Ĉinio donis al Brunejo firman subtenon kaj liveris al la bruneja ekonomio gravan dinamikon. Jam en la jaro 2016 Banko de Ĉinio instalis sian filion en Brunejo kaj servas por investantoj venintaj el Ĉinio.

En 1991 Ĉinio kaj Brunejo oficiale starigis al si diplomatiajn rilatojn, kaj en 2013 la du landoj decidis levi sian rilaton al strategia partnereco. En la sama jaro prezidanto Xi Jinping prezentis la iniciaton "Zono kaj Vojo", kaj Brunejo donis aktivan respondon al la iniciato. Kaj pro tio la du partioj subskribis al si interkomprenan memorandon, en kiu la iniciaton "Zono kaj Vojo" oni kunligas al la bruneja "Wawasan 2035".

En la 19a kaj la 20a de novembro la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping faris oficialan viziton al Brunejo. En la dulanda deklaro Xi Jinping kaj la bruneja sultano Haji Hassanal Bolkiah unuanime decidis, ke la dulanda kunlabora rilato leviĝu al strategia partnereco, kaj sekve de tio la dulanda rilato nepre staros sur pli alta supro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin