Ĝenerala konsento estas fundamenta principo de ĉiuj membroj por ĉeesti al APEK

(GMT+08:00) 2018-11-19 20:43:22     Redaktoro:Xiong

En la 19a de novembro Geng Shuang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris en Pekino, ke ĝenerala konsento estas fundamenta principo de ĉiuj membroj por ĉeesti al la Azia-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (APEK) kaj ankaŭ antaŭkondiĉo por certigi la sanan disvolviĝon de APEK. Ĉinio volas kune kun ĉiuj partioj plifortigi komunikadon, antaŭenigi la kunlaboron de APEK, kaj partopreni en diskutado pri koncernaj problemoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin