Prezidanto Xi atingis Brunejon por ŝtata vizito

(GMT+08:00) 2018-11-19 10:51:10     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping dimanĉe atingis Seri-Begavanon por ŝtata vizito al Brunejo, la refoja vizito de ĉina ŝtatestro post 13 jaroj al la sudorient-azia lando. Xi estis varme bonvenigita de altrangaj oficialuloj de Brunejo en la flughaveno.

En la nomo de la ĉina registaro kaj la ĉina popolo, Xi esprimis sincerajn salutojn kaj bondezirojn al la bruneja registaro kaj ĝia popolo.

Xi emfazis, ke Ĉinio kaj Brunejo estas proksimaj najbaroj dividitaj de la maro, kaj ankaŭ amikoj kaj partneroj, kiuj fidas unu la alian, kun longa historio de amikaj interŝanĝoj. Li diris, ke depost la starigo de diplomatiaj rilatoj antaŭ 27 jaroj, la du landoj traktis unu la alian egale, kaj gajnis profundan politikan reciprokan fidon kaj fruktodonajn rezultojn en diversaj kunlaboroj, kiuj alportis efektivajn profitojn al la du popoloj kaj faris pozitivajn kontribuojn al paco kaj prospero en la regiono. Li esperis plu disvolvi duflankan tradician amikecon, kune redakti planon pri la disvolviĝo de duflankaj rilatoj en la nova epoko, kaj altigi la ĉina-brunejan amikecon al nova alto per la vizito.

Tio estas la dua stacio de la azi-pacifika vojaĝo de Xi. Li faris ŝtatan viziton al Papu-Nov-Gvineo, renkontiĝis kun gvidantojn de pacifikaj insul-landoj, kiuj havas diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio kaj ĉeestis la Kunvenon de Ekonomiaj Gvidantoj de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro en la papu-nov-gvinea ĉefurbo Portmoresbo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin