Italo Stefania Stafutti spertis ĉinajn reformon kaj malfermon

(GMT+08:00) 2018-11-20 09:16:11     Redaktoro:Ĝoja


Stefania Stafutti

En 1981 kun scivolemo pri la orienta lando Ĉinio kaj amo pri la ĉina kulturo 23-jara itala junulino Stefania Stafutti venis al Ĉinio kaj komencis sian rakonton kun Ĉinio. Ŝi spertis la 40-jaran reformon kaj malfermon de Ĉinio kaj atestis grandajn ŝanĝiĝojn okazintajn en la lando. Nun Stefania Stafutti servas kiel profesoro en akademio pri oriento sub Universitato de Torino kaj direktoro de konfuzia instituto en Torino. Lastatempe raportisto de Ĉina Radio Internacia faris intervjuon kun Stefania Stafutti. Nun bonvolu aŭskulti nian raporton.

Rememorante la unuan impreson pri Ĉinio, nome tiam, kiam Stefania unuafoje atingis Ĉinion en la komenco de la 80-aj jaroj de la lasta jarcento, ŝi diris, ke la plej profunda impreso estas, ke ĉio novas kaj bonas.

"Sendube la tiama Ĉinio estis tre malriĉa, tamen senteblis io ŝanĝema. Mi opinias, ke la 80-aj jaroj de la lasta jarcento estis tre bona periodo en la ĉina historio: ĉiuj homoj plenis je espero kaj en la lando okazis grava ŝanĝiĝo, kaj komenciĝis tute nova epoko. Kvankam mi estis alilandano kaj tre juna, mi eĉ konis nenion pri Ĉinion, tamen mi ankoraŭ povis senti la okazantan grandan ŝanĝon. Tiam estis la komenco de la reformo kaj malfermo kompreneble ĉinoj havis multajn malfacilojn, sed mia unua kontakto kun Ĉinio estis mirinda."

Fininte sian lernadon en Pekina Universitato, Stefania komencis esploradon pri ĉinologo, pro tio ŝi tenas intimajn rilatojn kun Ĉinio en la sekvaj 20 jaroj. En 2012 servanta kiel kultura konsilisto de la itala ambasadorejo en Ĉinio Stefania vivis kaj laboris en Ĉinio, tiel ŝi povis ĉiudimensie observis kaj sentis Ĉinion. Parolante pri ŝanĝiĝoj en la lastaj 40 jaroj en Ĉinio, Stefania diris, ke ĉio estis neimagebla por ŝi mem en la komenco de la 80-aj jaroj de la lasta jarcento.

"Estas klaraj ŝanĝiĝoj en ekonomio, ekz. en trafika infrastrukturo: necesis almenaŭ 36 horoj de Pekino al Kantono per trajno en 1982, sed nun estas pli modernaj epikaĵoj kaj instalaĵoj, kiuj estas tre gravaj por ne nur unuiĝo de la ŝtato sed ankaŭ interŝanĝoj kaj kontaktoj inter diverslokaj popolanoj. Aliflanke, Ĉinio faris grandan klopodadon por malfermo ekonomie, scienc-esplore kaj kulture. Ĉinio akceptis pli kaj pli da alilandaj studentoj kaj samtempe pli kaj pli da ĉinoj lernas eksterlande. Cetere sur la internacia scenejo Ĉinio pene sin montras, kaj eble tio estas la plej grava ŝanĝiĝo."

Sekve de la ĉinaj reformo kaj malfermo, ŝanĝiĝis mondaj opinioj kaj konoj pri Ĉinio. Lastajn jarojn pliiĝis interŝanĝoj kaj kontaktoj inter Ĉinio kaj Italio pri kulturo kaj fondiĝis proksimume dek konfuziaj institutoj en Italio. Stefania servas kiel direktoro de la konfuzia instituto en Torino. Ŝi diris, ke pli kaj pli da italoj scias Ĉinion kaj la nuna tasko estas profundigo de konoj pri Ĉinio.

"Italoj pli malpli scias Ĉinion kaj nun ni devas labori por ke ili pli bone konu Ĉinion. La italaj amaskomunikiloj ĉiam havas miskomprenon pri Ĉinio kaj italoj ofte legas malĝustajn informojn el amaskomunikiloj. Tial la konfuzia instituto devas fari pli multajn kaj pli kuraĝajn aferojn, montri novajn elementojn krom teo kaj kaligrafio de Ĉinio. Ĉinio estas la lando plena je freŝaj novaĵoj, kaj inter ili iuj kaŭzis diskuton eĉ disputon, sed estas normalaj eventualaj disputoj pri novaj aferoj, ĉu ne? Mi opinias, ke oni devas montri la plej freŝan Ĉinion, alie naskiĝos nova rigida impreso pri Ĉinio. Ĉinio havas neelĉerpeblajn materialojn pri kulturo.

Stefania sin dediĉas al kulturaj interŝanĝoj inter la du landoj kaj ŝi donis proponon al ĉina disvolvo. Ŝi diris, ke danke al la 40-jaraj reformo kaj malfermo Ĉinio gajnis grandajn atingojn, samtempe kaŭzis iujn miskomprenon, en estonto Ĉinio devas pliigi kulturajn interŝanĝojn kun aliaj landoj. Ŝi indikis, ke italaj ĉinologoj havas la taskon sukcesigi kulturajn interŝanĝojn kun Ĉinio.

"Per kulturaj interŝanĝoj ni povas kompreni filozofion de ĉinaj agoj, samtempe Ĉinio povos pli bone regi lingvojn kaj manierojn por dialogo kun aliaj landoj kaj regionoj, precipe kun Eŭropo. Ekonomia disvolvo estas grava, sed nun estas malfacile disigi temojn de ekonomio kaj de kulturo. Mi opinias, ke kulturo utilas al pli ekvilibra disvolvo de ekonomio. Unu grava tasko de ĉinologoj ĝuste estas pere de propraj profesiaj scioj kaj spertoj sukcesigi kulturajn interŝanĝojn kaj establon de pli da pontoj inter dulandaj kulturaj instancoj"

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin