Xi Jinping kaj Abbas adresis al si reciproke gratulmesaĝon por la 30-jariĝo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Palestino, kaj Li Keqiang kaj Hamdallah sendis al si reciproke gratulmesaĝon por la samo

(GMT+08:00) 2018-11-20 20:39:53     Redaktoro:Xiong

La 20an de novembro la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping kaj la palestina prezidento Abbas adresis al si reciproke gratulmesaĝon por celebri la 30-jariĝon de la stariĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Palestino.

En sia mesaĝo Xi Jinping diras, ke la amikeco inter Ĉinio kaj Palestino havas longan historion, kaj ke Ĉinio estas unu el tiuj landoj, kiuj plej frue subtenis la justan aferon de la palestina popolo kaj plej frue agnoskis la Palestinan Liberigan Organizaĵon (PLO), kaj ankaŭ unu el tiuj landoj, kiuj starigis al si diplomatiajn rilatojn kun Palestino. Xi emfazas, ke Ĉinio faros sian eblon por la paca intertraktado inter Palestino kaj Israelo kaj ludos sian pozitivan rolon por ke la palestina problemo estu komplete kaj juste solvita.

Abbas tekstas, ke li fieras pri la tradicia amika rilato inter la du landoj kaj inter la dulandaj popoloj kaj donas altan laŭdon pri tio, ke Ĉinio ludas elstaran kaj gravan rolon en la subtenado de la palestina popolo kaj de ĝiaj aferoj, kaj ke li, same kiel antaŭe, disvolvos la dulandajn rilatojn kaj faros sian kontribuon por la feliĉo de la dulandaj popoloj.

En la sama tago la ĉina ĉefministro Li Keqiang kaj la palestina ĉefministro Hamdallah sendis al si reciproke gratulmesaĝon por celebri la 30-jariĝon de la stariĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Palestino. Kaj la du partioj esprimis sian bonan deziron unu al la alia lando.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin