Ĉefo de UN deziras al homoj kun malsamaj kredoj vivi en harmonio

(GMT+08:00) 2018-11-20 13:42:40     Redaktoro:Yu

Ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj, Antonio Guterres, lunde urĝis krei kondiĉojn por ke homoj kun malsamaj kredoj povu vivi en harmonio.

Guterres faris la rimarkojn dum parolado en la malferma ceremonio de la 8a Monda Forumo de Alianco de Civilizacioj de la UN. Li diris, "Ni bezonas antaŭenigi la kondiĉojn, en kiuj homoj kun malsamaj identecoj, kredoj kaj kulturoj povas vivi en harmonio sen diskriminacio kaj persekutado."

Samtempe, la ĝenerala sekretario diris, ke estas malfeliĉe, ke kulturo, kredo kaj falsa ideo de identeco ankoraŭ kreas gravajn problemojn kaj minacojn en malsamaj regionoj.

La Alianco de Civilizacioj de la UN estis establita en 2005. La 8a Monda Forumo de Alianco de Civilizacioj de la UN okazis de la 19a ĝis la 20a de novembro en la stabejo de la UN en Nov-Jorko. Pli ol 1 000 ĉeestantoj okazigis profundajn diskutojn pri starigo de partnereco por prevento de konflikto kaj daŭripova paco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin