Theresa May promesis klopodi por realigi interkonsenton pri foriro de Britio el EU

(GMT+08:00) 2018-11-20 14:17:08     Redaktoro:Yu

Brita ĉefministro Theresa May diris lunde, ke la interkonsento pri la foriro de Britio el la Eŭropa Unio konformas al la interesoj de Britio, kaj ŝi klopodos por realigi la interkonsenton.

May faris la rimarkojn dum sia parolado en la jara konferenco de la Federacio de Brita Industrio. Ŝi akcentis, ke la interkonsento kun ĉioinkluziva enhavo ne nur amplekas ĉiujn gravajn punktojn, sed ankaŭ konformas al gravaj interesoj de Britio. Ŝi esprimis siajn fidon kaj rezolutecon pri la interkonsento.

Ĉi-semajne May iros al Bruselo. Ŝi diskutos kun prezidanto de la Eŭropa Komisiono Jean-Claude Juncker por definitivigi projekton de la interkonsento. En la 25a de novembro la Eŭropa Unio okazigos specialan pintkunvenon, kaj ŝtatestroj el la 27 membroj de la unio ekzamenos la interkonsenton.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin