Novaĵoj (Novembro 20)

(GMT+08:00) 2018-11-20 17:13:50     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 20-a de novembro, marde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke ĉina prezidanto atingis Malinon por ŝtata vizito al Filipinoj; Ĝenerala sekretario de la UN deziras al homoj kun malsamaj kredoj vivi en harmonio. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde atingis Malinon por ŝtata vizito al Filipinoj, la refoja vizito de ĉina ŝtatestro post 13 jaroj al la sudorient-azia lando. Xi estis varme akceptita de altranguloj de la filipina registaro en la internacia flughaveno Ninoy Aquino.

En la nomo de la ĉina registaro kaj la ĉina popolo, Xi esprimis sincerajn salutojn kaj bondezirojn al la filipina registaro kaj ĝia popolo. Li diris, ke danke al la komunaj klopodoj de la du flankoj de post la enoficiĝo de prezidento Rodrigo Duterte, la pordo de amika kunlaboro inter Ĉinio kaj Filipinoj estis denove malfermita, kio alportis efektivajn profitojn al la du popoloj kaj faris gravan kontribuon al paco, stabileco kaj prospero de la regiono. Li aldonis, ke lia vizito certe atingos la celon firmigi tradician amikecon, profundigi pragmatan kunlaboron kaj kunigi manojn por komuna disvolviĝo, aldonos viglecon al la ĉina-filipina bonnajbareco kaj profitigos popolojn de la du landoj.

Filipinoj estas la lasta stacio de la tri-landa azi-pacifika vojaĝo de Xi. Li jam vizitis Papu-Nov-Gvineon, kie li ankaŭ ĉeestis la 26an Kunvenon de Ekonomiaj Gvidantoj de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro, kaj Brunejon.

Komuna deklaro de Ĉinio kaj Brunejo diris, ke lunde en Seri-Begavano, vizitanta ĉina prezidanto Xi Jinping kaj bruneja sultano Haji Hassanal Bolkiah renkontiĝis kaj reasertis sian politikan decidon plifortigi la duflankajn rilatojn per kunlaboro en diversaj kampoj.

La deklaro publikigita post intertraktado inter la du ŝtatestroj diris, ke ambaŭ partioj konsentis, ke la sukcesa vizito de prezidanto Xi al Brunejo havas strategian gravecon al plifortigo de duflankaj rilatoj. Ambaŭ partioj konsentis subteni oftajn altnivelajn interŝanĝojn, plifortigi strategian partnerecon kaj duflankajn rilatojn, kaj interŝanĝis opiniojn pri regionaj kaj tutmondaj demandoj. La du flankoj utiligos siajn mekanismojn sur ĉiuj niveloj por kunordigi kaj antaŭenigi kunlaboron en diversaj kampoj. Ambaŭ partioj konsentis labori kune por plifortigi la sinergion de siaj naciaj evoluigaj strategioj.

La deklaro diris, ke la du gvidantoj konsentis plifortigi komercan kaj investan kunlaboron. Ili esprimis kontenton pri la progreso de kunlaboro en la sektoro de energio, kaj konsentis plu apogi la rilatajn entreprenojn de la du landoj al kunlaboro en la kampoj de maraj petrol-gasaj resursoj laŭ la principoj de internacia leĝo kaj la principo de reciproka respekto, egaleco kaj reciproka profito. Ili konfirmis la pozitivan progreson de kunlaboro en la kampoj de leĝo kaj juĝaj aferoj, edukado, kulturo, religio, turismo, sano, sporto kaj junularo kaj reasertis la gravecon vastigi interpopolajn interŝanĝojn.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang sendis gratulan leteron al la Monda Geospac-Informa Kongreso de la Unuiĝintaj Nacioj, kiu okazis lunde en la urbo Deqing de la ĉina orienta provinco Zhejiang.

Li diris en sia letero, ke geospaca informo ludas gravan rolon en sociekonomia disvolvado. En la nuna mondo, geospac-informa teknologio estis profunde integrita kun la nova generacio de informadikaj teknologioj, kiel ekzemple kun movebla interreto, granda datumaro kaj nub-komputado, akcelante la disvolviĝon de nova kresk-impulso, komercaj modeloj kaj aplikaĵoj. Li diris, ke la ĉina registaro ĉiam estas aktiva partoprenanto kaj subtenanto de la tutmonda kunlaboro de geospacaj informoj kaj aprezas la klopodojn de la UN por kunordigo kaj administrado de geospacaj informoj kaj akcelado de tutmonda daŭripova evoluado. Li montris, ke Ĉinio senĉese kunigos manojn kun aliaj landoj por ebligi al la kunlaboro de geospacaj informoj ludi pli gravan rolon en servado al tutmonda regado, akcelado de daŭripova evoluado, plialtigo de la bonstato de la homaro kaj konstruado de komunumo kun komuna estonteco de la homaro.

Nova maldiva prezidento Ibrahim Mohamed Solih renkontiĝis kun Luo Shugang, speciala sendito de ĉina prezidanto Xi Jinping dimanĉe en la ĉefurbo Maleo.

Luo, ministro pri kulturo kaj turismo, transdonis la sincerajn salutojn kaj varmajn dezirojn de la ĉina prezidanto al Solih kaj gratulis lin pro lia enoficiĝo kiel la nova prezidento de Maldivoj, esperante, ke Maldivoj faros novajn atingojn sub la gvidado de prezidento Solih. Luo diris, ke Ĉinio atentas la rilatojn kun Maldivoj kaj volas labori kun Maldivoj por firmigi tradician amikecon, kunligi sian evoluigan strategion kun tiu de Maldivoj, plifortigi duflankan pragmatan kunlaboron, kune antaŭenpuŝi la konstruon de la ĉina iniciato Zono kaj Vojo kaj aldoni novan viglecon al la ampleksa amika kunlabora partnereco inter la du flankoj.

Solih dankis prezidanton Xi pro la ĉeesto de speciala sendito al lia enoficiĝa ceremonio, dirante, ke li aprezas la longtempan subtenon kaj helpon de Ĉinio al la disvolvado de Maldivoj. Solih aldonis, ke la maldiva registaro atribuas gravecon al disvolvado de rilatoj kun Ĉinio kaj firme sekvos plu la principon de unu Ĉinio. Maldivoj esperas striktigi altnivelajn interŝanĝojn kaj plifortigi pragmatikan kunlaboron kun Ĉinio sub la kadro de la Zono kaj Vojo por riĉigi duflankajn rilatojn.

Ĝenerala sekretario de la UN, Antonio Guterres, lunde urĝis krei kondiĉojn por ke homoj kun malsamaj kredoj povu vivi en harmonio.

Guterres faris la rimarkojn dum parolado en la malferma ceremonio de la 8a Monda Forumo de Alianco de Civilizacioj de la UN. Li diris, "Ni bezonas antaŭenigi la kondiĉojn, en kiuj homoj kun malsamaj identecoj, kredoj kaj kulturoj povas vivi en harmonio sen diskriminacio kaj persekutado."

Samtempe, la ĝenerala sekretario diris, ke estas malfeliĉe, ke kulturo, kredo kaj falsa ideo de identeco ankoraŭ kreas gravajn problemojn kaj minacojn en malsamaj regionoj.

Brita ĉefministro Theresa May diris lunde, ke la interkonsento pri la foriro de Britio el la Eŭropa Unio konformas al la interesoj de Britio, kaj ŝi klopodos por realigi la interkonsenton.

May faris la rimarkojn dum sia parolado en la jara konferenco de la Federacio de Brita Industrio. Ŝi akcentis, ke la interkonsento kun ĉioinkluziva enhavo ne nur amplekas ĉiujn gravajn punktojn, sed ankaŭ konformas al gravaj interesoj de Britio. Ŝi esprimis siajn fidon kaj rezolutecon pri la interkonsento.

Rusa vicministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Ryabkov diris lunde, ke Usono planas sin retiri el Traktato pri la Mez-Distanca Balista Misilo ne pro la tiel nomata "malobservo de Rusio, sed pro tio, ke la traktato ne helpas al Usono konservi sian militan superecon.

Ryabkov diris, ke Usono bezonas uzi mezdistancajn kaj kurtdistancajn misilojn por konservi sian militan superecon en diversaj regionoj de la mondo, sed Traktato pri la Mez-Distanca Balista Misilo limigas la intencon de Usono, tial ĝi intencas sin retiri el la traktato.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin