Wang Yi faras resumon pri ĉeesto al APEK kaj vizito al tri landoj fare de Xi Jinping

(GMT+08:00) 2018-11-21 17:08:47     Redaktoro:Xiong

De la 15a ĝis la 21a de novembro la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping ĉeestis al la 26a Neoficiala Konferenco de Gvidantoj de la Azia-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (APEK), faris oficialan viziton al Papu-Nov-Gvineo, Brunejo kaj Filipinoj, kaj en Papu-Nov-Gvineo renkontiĝis kun gvidantoj de tiuj pacifikaj insullandoj, kiuj havas diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio. Kiam finiĝis tiuj diplomatiaj agoj, Wang Yi, la ĉina ŝtata konsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj, konigis la staton de tiu ĉi vizito al la raportistoj sekvantaj.

Wang Yi diris, ke dum la vizito prezidanto Xi Jinping kaj gvidantoj el APEK-membroj kune konsiliĝis pri rimedoj por la integriĝo de la regiona ekonomio, kaj krome, li kaj gvidantoj de najbaraj landoj en la sudorienta Azio kune faris aranĝon por strategia kunlaboro, kaj li kaj gvidantoj de pacifikaj insullandoj kune ellaboris planon de daŭripova disvolvo. La celo de tiu ĉi vizito estas pledi por la ideo pri sortkomunumo, profundigo de partnera kunlaboro, antaŭenigo de konstruado por "Zono kaj Vojo", firmigo de fido pri plurflankismo, kaj pliigo de pli forta dinamiko. Laŭ la publikopinio en- kaj eksterlanda, en tia fono, en kiu leviĝas protektismo, unuflankismo kaj hegemoniismo, Ĉinio ĉiam sin tenas je gajno duflanka, multflanka kaj kuna kaj je interkonsiliĝo, konstruo kaj divido en komuna agado, kaj tio reliefigas la figuron de granda lando, kiu portas sur si konstruemon, respondecon kaj justecon.

Wang Yi emfazis, ke en tiu ĉi vizito de prezidanto Xi Jinping oni refoje sentas, ke paco, disvolvo, kunlaboro kaj kungajno estas la historia fluo nerezistebla kaj ankaŭ la ĝenerala deziro de ĉiuj popoloj en la mondo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin