Ĉinio kaj Filipinoj subskribis memorandon pri ekspluatado de petrolo kaj gaso

(GMT+08:00) 2018-11-21 19:05:30     Redaktoro:Xiong

La 20an de novembro, ĉe la kuna ĉeesto de la plej superaj gvidantoj de Ĉinio kaj Filipinoj, la ĉina kaj filipina registaroj subskribis la "Interkomprenan Memorandon pri Kunlaboro en Ekspluatado de Petrolo kaj Gaso". En la 21a de novembro Geng Shuang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke tio signifas, ke la du partioj faris novan paŝon en la ekspluatado de petrolo kaj gaso. En la regula gazetara konferenco de la 21a de novembro, kiam Geng Shuang estis demandita pri la afero, li respondis:

"Ĉinio kaj Filipinoj subskribis la "Interkomprenan Memorandon pri Kunlaboro en Ekspluatado de Petrolo kaj Gaso", kio signifas, ke la du partioj faris novan paŝon en la ekspluatado de petrolo kaj gaso. Kaj la du landoj faros plian esploradon pri la detaloj. Ĉinio esperas similan kunlaboron kun aliaj landoj situantaj ĉe la bordoj de la Suda Ĉina Maro, por ke la maro fariĝu maro de paco, maro de amikeco, kaj maro de kunlaboro."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin