Suicida bombatako en afgana hotelo mortigis 43 homojn

(GMT+08:00) 2018-11-21 13:33:12     Redaktoro:Yu

La afgana Ministerio pri Publika Sano konfirmis, ke almenaŭ 43 homoj estis mortigitaj kaj 83 aliaj vunditaj, post kiam suicida bombatako trafis hotelon en la afgana ĉefurbo Kabulo marde vespere.

Proparolanto de la Ministerio de Internaj Aferoj Najib Danesh diris al la novaĵ-agentejo Xinhua antaŭe, ke 40 homoj estis mortigitaj kaj 60 aliaj vunditaj.

Surlokaj vidintoj diris, ke ili kredas, ke la nombro de viktimoj estas pli granda ol la oficiale publikigita. La letala atako okazis en la hotelo Urano kaj geedziĝa salono dum kunveno de religiaj kleruloj celebre al Miladun Nabi aŭ la naskiĝtago de la islama profeto Mohammad. Laŭ vidintoj, kiuj rifuzis malkasi siajn nomojn, pluraj superaj klerikoj estis inter la viktimoj.

Altranga religia klerulo kun kondiĉo de anonimeco kulpigis la Islaman Ŝtaton pri la letela bombatako. Sed la terorisma grupo ankoraŭ ne deklaris sian respondecon pri la atako. Afganta prezidento Mohammad Ashraf Ghani akuzis la malamikojn de islamo, homaro kaj Afganio pri la sanga terorisma atako kaj kondamnis ĝin per plej fortaj vortoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin