Rusa oficialulo: Rusio prenos kontraŭrimedojn al retiro de Usono el TMDBM

(GMT+08:00) 2018-11-21 13:45:54     Redaktoro:Yu

Dmitri Peskov, gazetara sekretario de rusa prezidento, diris marde, ke la retiro de Usono el Traktato pri la Mez-Distanca Balista Misilo (TMDBM) eble rompos la strategian ekvilibron, kaj se Usono obstine sin retiros el la traktato, Rusio prenos kontraŭrimedojn por rekonstrui la tutmondan strategian ekvilbron.

Rusa televido raportis, ke prezidento Vladimir Putin lunde reasertis, ke se Usono sin retiros el Traktato pri la Mez-Distanca Balista Misilo, Rusio prenos kontraŭrimedojn. Peskov diris, ke la kontraŭrimedoj de Rusio celas garantii la sekurecon kaj interesojn de la nacio. Tamen li ne malkasis pli da detaloj de la kontraŭrimedoj. Li aldonis, ke Rusio volas dialogi kun Usono pri la traktato.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin