Ĉinio liveris humanitaran helpon al Zimbabvo

(GMT+08:00) 2018-11-21 14:06:15     Redaktoro:Yu

Tendaro de rifuĝintoj, nomata Tongogara, troviĝas en sudorienta Zimbabvo, proksima al Mozambiko. Tie loĝas pli ol 13 000 rifuĝintoj subtenataj de tre limigita monhelpo. Marde, la 20an de novembro laŭ loka tempo, tiuj rifuĝintoj ricevis aron da materialoj liveritaj de la ĉina registaro.

Chen ning, komerca konsilisto de la ĉina ambasadorejo en Zimbabvo, diris en ceremonio de transdono de la helpaj materialoj, ke Ĉinio aktive kunlaboros kun internaciaj partneroj kaj kontribuos al disvolvado kaj sekureco de afrikaj landoj. Chen diris, ke la ĉina flanko konscias, ke la stabileco, sekureco, disvolvado kaj revigligo de Afriko estas ne nur la aspiro de la afrika popolo, sed ankaŭ la devo de la internacia komunumo. Ĉinio volas kunlabori kun internaciaj partneroj, inkluzive de la Monda Nutraĵa kaj Agrikultura Organizo kaj la Alta Komisarejo de la UN pri Rifuĝintoj, por subteni la klopodojn de la afrikaj landoj por disvolviĝo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin