Usono anoncis sankciojn kontraŭ 9 entoj kaj individuoj rilataj al Irano kaj Rusio

(GMT+08:00) 2018-11-21 14:29:52     Redaktoro:Yu

La usona Ministerio de Financo marde anoncis efektivigon de sankcioj kontraŭ 9 entoj kaj individuoj rilataj al Irano kaj Rusio je la preteksto, ke ili liveris petrolon al la siria registaro

La ministerio diris en deklaro, ke tiuj enlistigitaj entoj kaj individuoj inkluzivas sirian civitanon kaj lian kompanion en Rusio. Ili estas suspektataj pri livero de kelkaj milionoj da bareloj da petrolo al la siria registaro. La siria registaro transigis kelkcent milionojn da usonaj dolaroj al la trupo al-Quds sub la Irana Islama Revolucia Gvardio por subteni la palestinan Islaman Rezist-Movadon kaj la libanan grupon Hezbollah. Tiuj tri grupoj estis enlistigitaj de Usono kiel terorismaj organizoj.

La ministerio ankaŭ avertis la tutmondan ŝipveturigan rondon, ke ili ne partoprenu en la transportado de petrolo al la siria registaro, alie ili alfrontos gravajn riskojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin