Ĉinio kaj Filipinoj konsentis plialtigi rilatojn kaj kune akceli konstruadon de Zono kaj Vojo

(GMT+08:00) 2018-11-21 10:57:05     Redaktoro:祃璟琳

Ĉinio kaj Filipinoj marde konsentis plialtigi siajn rilatojn ĝis ampleksa strategia kunlaboro kaj kune antaŭenigi konstruadon de la Zono kaj Vojo.

La decido estis farita en renkontiĝo inter vizitanta ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia filipina paralelulo Rodrigo Duterte. La du gvidantoj atingis gravan konsenton pri konstruado de duflankaj rilatoj sur la bazo de reciproka respekto, sincereco, egaleco kaj reciproka profito, kaj kungajna kunlaboro.

Xi diris al Duterte ke li ĝojas viziti Filipinojn kaj estas emociita de la varma bonvenigo de la filipina popolo, precipe la gaja rideto de la infanoj. Li montris, ke Ĉinio kaj Filipinoj estas proksimaj najbaroj kun mil-jaraj interŝanĝoj, ka ke bonnajbareco, amikeco kaj kungajna kunlaboro estas la ununura ĝusta elekto por la du landoj. La plialtigo de duflankaj rilatoj plenumas la atendon de ambaŭ popoloj kaj kongruas kun la disvolviĝo de ĉina-filipinaj rilatoj. Li vokis ambaŭ flankojn plifortigi strategian gvidadon de la du ŝtatestroj sur duflankaj rilatoj, antaŭenigi interŝanĝojn sur ĉiuj niveloj kaj firmigi strategian reciprokan fidon. Li akcentis, ke Ĉinio subtenas Filipinojn al elekto de evoluiga vojo, kiu konvenas al ĝiaj propraj naciaj kondiĉoj, kaj ke la du landoj devas profundigi sian kunlaboron en tri ĉefaj kampoj de sekureco, disvolvado kaj kulturo. Ĉinio ankaŭ firme subtenas la batalon de Filipinoj kontraŭ narkotaĵa krimo kaj terorismo, plu liveros helpon al Filipinoj laŭ sia kapablo en ĝia efektivigo de publikaj projektoj rilataj al la viviteno de la popolo, inkluzive de malriĉec-redukto, kaj vastigos interŝanĝojn kaj kunlaboron pri edukado, kulturo kaj turismo.

Duterte diris, ke la vizito de prezidanto Xi havas historian signifon kaj estas mejloŝtono en la filipina-ĉinaj rilatoj, kaj malfermos novan ĉapitron en la duflanka kunlaboro. Li diris, ke la filipina flanko gratulas la ĉinan flankon pro la atingoj, kiujn ĝi faris en la reformo kaj disvolvado dum la pasintaj 40 jaroj, kaj ke li kredas, ke la ĉina popolo certe atingos siajn du centjarajn celojn. Li aldonis, ke la filipina flanko volas profundigi la rilatojn de ampleksa strategia kunlaboro kun Ĉinio surbaze de reciproka respekto, interkompreno kaj suverena egaleco, fortigi kunlaboron en komerco, investado, agrikulturo, defendo, sano, regado de drogaĉoj, plibonigo de vivteno, infrastrukturo kaj energio, kaj ankaŭ vastigi kulturajn kaj interpopolajn interŝanĝojn en edukado kaj homaj resursoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin