Aperis ĉielarko en ĉina-filipinaj rilatoj

(GMT+08:00) 2018-11-21 11:13:05     Redaktoro:祃璟琳

Post 13 jaroj, ĉina ŝtatestro refoje vizitis Filipiniojn. Post vento kaj pluvo, la ĉina-filipinaj rilatoj refoje suriris novan stepon. Ĉina prezidanto Xi Jinping marde renkontiĝis kun filipina prezidento Rodrigo Duterte. Ili kune planis la estontecon de la rilatoj inter la du landoj kaj decidis establi amplekse strategian kunlaboran partnerecon.

En 2005, Ĉinio kaj Filipinoj decidis establi strategajn kunlaborajn rilatojn sin dediĉantajn al paco kaj disvolviĝo. Poste influate de disputo pri la Ĉina Suda Maro, precipe post unuflanka iniciato de la eksa filipina registaro pri la arbitracio de la Suda Ĉina Maro, la duflankaj rilatoj ŝanĝiĝis, kaj la du landoj devigite forlasis la klopodojn por konstruo de strategia kunlaboro.

Post sia enoficiĝo kiel prezidento en 2016, Duterte sekvis sendependan kaj memdecidan diplomation. Ĉinio kaj Filipinoj revenis al taŭga solvado de la demando pri la Suda Ĉina Maro per dialogo kaj kunordigo. Gvidate de la du ŝtatestroj, malfermiĝis nova ĉapitro de la ĉina-filipinaj rilatoj.

En infrastruktura konstruado, Ĉinio donis fortan subtenon al la ŝtata ekonomia strategio prezentita de Duterte. La plano enhavas 75 projektojn de infrastruktura konstruado kaj Ĉinio partoprenis en duono de tiuj projektoj per investo, kredito aŭ aliaj formoj. Antaŭ du jaroj dum vizito de Duterte al Ĉinio, la du landoj subskribis kunlaboran interkonsenton valoran je 24 miliardoj da usonaj dolaroj, kiuj plejparte estis uzataj al infrastruktura konstruado.

Samtempe Ĉinio jam estas la plej granda komerca partnero, la unua eksporta merkato, la unua importfonto kaj la dua granda fonto de vojaĝantoj de Filipinoj. En la pasinta jaro la duflanka komerca kvanto unuafoje superis 50 miliardojn da usonaj dolaroj kaj la rekta investo de Ĉinio en Filipinoj superis 53 milionojn da usonaj dolaroj, pliiĝante je 67% ol la anataŭa jaro.

Samtempe Ĉinio firme subtenas Duterte en batalo kontraŭ narkotaĵa krimo kaj terorismo kaj plivastiĝis la interhomaj interŝanĝoj kaj kunlaboro.

Estas atentinde, ke marde la du ŝtatestroj kune atestis subskribon de pluraj kunlaboraj dokumentoj pri konstruado de la Zono kaj Vojo kaj petrol-gasa ekspluatado ktp. La vizito de Xi al Filipinoj ne nur fortigis reciprokan politikan fidon, forte akcelis la rilatojn, sed ankaŭ donis ekzemplon al mara pragmata kunlaboro inter Ĉinio kaj koncernaj landoj de la Asocio de Sud-Orient-Aziaj Landoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin