La nova fokuso pri varieco en aplikata lingvistiko                    de Alessandra Madella

(GMT+08:00) 2018-11-21 15:57:21     Redaktoro:祃璟琳

 

 

Inter la fino de oktobro kaj la komenco de novembro 2018 mi povis partopreni kiel reprezentanto de UEA kaj la Artkolegio de Kunming en konferenco pri la "Taksado de mondaj lingvoj" ĉe la Universitato de Makao, dank' al la subteno de ESF. Dum la konferenco mi povis prezenti la KER-ekzamenojn de Esperanto kaj paroli pri niaj spertoj pri taksado dum la Esperantaj kursoj de la Artkolegio de Kunming. Kaj mi kaptis samtempe la okazon pentri akuratan portreton de la vigla agado en Ĉinio: de la baz-lernejo Baiyangshujie—kie ĉiuj infanoj lernas la lingvon—al la 4-jara Esperanta fako oficiale aprobita fare de la ĉina registaro en Zaozhuang-a Universitato, de la Unesko Kuriero al la film-konkurso "Teo kaj Amo". Sed mi povis ankaŭ lerni multe pri taksado el la prelegoj de la aliaj partoprenantoj, inter kiuj multis la specialistoj el Ameriko kaj Azio, kun bona ĉeesto ankaŭ el Eŭropo.

Unu el la plej interesaj tendencoj pri aplikata lingvistiko, kiu evidentiĝis dum pluraj prelegoj kaj diskutoj de la konferenco, estas la nova fokuso pri varieco de akĉentoj kaj stiloj precipe en aŭskult-komprena kaj skriba taksado. La Komuna Eŭropa Referenc-kadro, sur kiu baziĝas la KER-ekzamenoj, pritraktas tiujn ĉi punktojn, sed nur kiel parto de la C2 nivelo, por priskribi la altegajn kapablojn de homo, kiu bonege lernis la lingvon, akirante la konojn kaj esprim-kapablon de tre edukita denaska parolanto. Je la C2 nivelo fakte oni devas havi la retorikan kapablon rekoni kaj adaptiĝi al malsamaj skrib- kaj parol-stiloj kaj eĉ kompreni dialektojn. Tamen la diskutado dum la konferenco substrekis la gravecon de varieco ankaŭ por la pli malaltaj niveloj, kiel maniero valorigi la malsamajn pens-strukturojn, biografiojn kaj edukajn historiojn de la kandidatoj, donante al ĉiuj pli justan ŝancon.

Profesorino Liz Hamp-Lyons de la Universitato de Bedfordshire en Britio, kiu estas advisantino de la Nacia Kolegia Angla Ekzameno (CET), parolis pri la neceso pli multe konscii, ke la argumenteca ĝenro en la angla tradicio ne estas la sola maniero bone verki eseon. Justeco volas, ke malsamaj homoj estas traktataj malsame kaj voli imponi al ĉiuj la saman modelon povas esti legata kiel imperiisma. Komuna obĵeto al tiu ĉi vido estas, ke kiel ajn altnivelaj ĵurnaloj por akademia publikado en la angla lingvo ankoraŭ petas argumentadon kaj ne akceptas eseojn alimaniere skribitajn. Tamen granda ŝanĝo en universitataj enir-ekzamenoj povus havi konsekvencojn ankaŭ pri tio en la longa periodo, permesante larĝigi la ĉeeston de pli variaj pens-manieroj kaj talentoj. Profesorino Hamp-Lyons sin demandis ĉu la eliro de Britujo el Eŭropa Unio povus ŝanĝigi la statuson de la angla en ĝi, ĉar ĝi ne plu estos oficiale parolata en iu ajn el la membraj ŝtatoj. Sed eble jam ekzistas monde nova kodo de interago inter ne-denaskaj parolantoj de la angla, kiu ne estas laŭnormigita angla, kvankam bazita sur ĝi. Se tiu kodo vere ekzistas, la verkontoj de la estontaj skribaj ekzamenoj devus pripensi ĉu eblas ĝin iel konsideri.

Sama peto pri plia varieco venas el usona kunteksto pri la taksado de aŭskulta kapablo de la angla. La profesoroj Gary Ockey de Iowa Ŝtata Universitato kaj Elvis Wagner el Temple Universitato substrekis la neceson prezenti al la kandidatoj pli "aŭtentikajn" taksaĵojn kun lingva uzado pli proksima al tiu, kiun la gestudentoj vere renkontos dum sia studado. Fakte, kiel esploradoj montris, la kapableco kompreni plurajn parolajn variecojn, inkluzive de la ne tiel konataj, iĝas pli alta en la tre kompetentaj parolantoj, kiuj ankaŭ pli malmulte "aŭdas" variecojn, ĉar ili estas malpli ĝenataj de ili. Pro tio Ockey kaj Wagner ne nur prezentis la kandidatojn kun real-vivaj taskoj, en kiuj homoj parolis kaj interagis je normala rapideco improvisante sur bazaj scenoj, sed ĉiam emis aŭskultigi al ili almenaŭ tri malsamajn akĉentojn. La kriterio por elekti la akĉentojn estis la progresiva malproksimeco el tiu plej komuna en la regiono, en kiu la ekzameno okazis. En la kazo de Iowa, la unua estis do Iowa-akĉento; la dua estis malsama, sed kompreneblis fare de Iowano senpene; la tria kompreneblis nur pene. Ankaŭ la akĉentoj de eksterlandanoj aŭ ne-denaskaj parolantoj estis reprezentataj kiel grava parto de la vivo de universitataj gestudentoj.

Tiu- ĉi nova fokuso pri varieco en aplikata lingvistiko kompreneble okazas en historia momento, en kiu la granda merkato por la taksado de la angla lingvo jam iĝis Azio, sekvata de Suda Ameriko. La tre proksima rilato inter instruado kaj taksado verŝajne permesas kapti tiujn- ĉi konkretajn ŝanĝojn pli rapide ol aliaj branĉoj de lingvistiko. Sed certe evidentiĝas, ke tiu- ĉi movo en la fako estas kreanta etoson tre favoran al Esperanto, kiu jam estas je la avangardo en tiu-ĉi justema rekonado de varieco. Ĉar skriba Esperanto nutriĝas je multe da malsamaj skribmanieroj en revuoj ktp, esperantistoj jam vidas grandan valoron en la akceptado de pluraj modeloj. Same estas por la ĉeesto de malsamaj akĉentoj en esperantujo kaj la konstanta praktiko, kiun samideanoj faras, por ilin ĉiujn kompreni. Ankaŭ en tiu ĉi kazo ni povas fieri, ke ni havas ion valoran, kiun specialistoj de angla taksado estas nun strebantaj akiri. Do ne estas surprizige, ke Gary Ockey jam parolas pri Esperanto dum siaj lecionoj, kvankam tio estas precipe por inviti la gestudentojn inventi mem lingvon.

Aliaj kontribuoj dum la konferenco substrekis variecon. Ekzemple, la emerita profesorino de Dehli Universitato Rama Mathew pripensas taksi la uzadon de pluraj lingvoj en la barataj klasĉambroj. Fakte, la kompleksaj manieroj uzi la anglan kaj plurajn lokajn lingvojn fare de la barataj studentoj ne estas simpla kod-ŝango, sed temas pri miksita uzado de ĉiuj el ili en la sama tempo, kiun ŝi nomis "translingvado". Laŭ ŝi, la venonta defio por justa taksado en tiu kunteksto devus do trovi manierojn valorigi tiun ĉi praktikon. Kiel parolanta komunumo de homoj, kiuj ofte konas plurajn lingvojn, ankaŭ esperantistoj same intense praktikas translingvadon en reala uzado kun long-jaraj intimaj geamikoj ene kaj ekster esperantujo. Se tio eble ne povas influi la taksadon de Esperanto en tiu ĉi momento de ĝia historio, validas noti la kreskantan gravecon de tiuj ĉi temoj por famaj spertuloj pri taksado kaj eble kuraĝigi plian esploradon ankaŭ de tiu aspekto de ĝia vivanta varieco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin